Daia (Bahnea)
Daia (Bahnea) (daja) (hungare: Dányán da:nja:n, germane:Dengel) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș kaj administracie apartenas al komunumo Bahnea.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 601 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 261 (rumanoj, 30% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1301. Ĝia saksa loĝantaro en la 16-a jarcento pereis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Domokos Bölöni (*11-a de aŭgusto 1946): verkisto, ĵurnalisto.