Daily Mail

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Daily Mail estas brita gazeto eldonita depost 1896. Ĝi do estas la plej malnova "tablojdo" (t.e. populara gazeto) de Britio, kaj estas hodiaŭ la dua plej vendita gazeto de la lando (post The Sun), kun proksimume du milionoj da ekzempleroj de ĉiu eldono. La politika sinteno de Daily Mail estas klare kaj forte konservativa. Parenca, dimanĉa gazeto titolita Mail on Sunday aperis en 1982. Irlanda versio de la gazeto estis cetere kreita la 6-an de februaro 2006.

Depost 2005, la eldonisto de la Daily Mail, la firmao "The Daily Mail and General Trust", estas menciita en la FTSE 100 (la listo de 100 firmaoj, kiuj havas la plej gravan kapitalon en Britio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]