Dajgo Fukurju Maru

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝipo Dajgo Fukurju Maru (第五福龍丸; "maru" signifas "rondo" aŭ "tutaĵo" kaj estas kutima nomaldono por japanaj ŝipoj; Hepburn: Daigo Fukuryu Maru) estis japana ŝipo por kaptado de tinusoj, kiu la 1-an de marto 1954 estis eksponita al radiado produktita de nuklea eksperimento usona (nomata "Bravo") sur atolo Bikini.

Kuboyama Aikichi, ĉefa radiokomunikisto de la ŝipo, mortis la 23-an de septembro 1954, duonan jaron post la testo de hidrogena bombo, pro akuta radio-malsano (detruiĝo de sangokaj hepato).

Antaŭ la incidento

La ŝipo estis lanĉita en 1947 en la urbeto Koza en Higaŝimuro-distrikto en la prefektujo Ŭakajama (nune urbo Kuŝimoto) kiel fiŝkapta boato Dajnana Kotoŝiro Maru (第七事代丸, Kotoŝiro Maru 7). Poste ĝi iĝis tinuskapta ŝipo en Jaizu kaj estis rebaptita Dajgo Fukurju Maru ("Feliĉa Drako 5").

Neatendita radiaktiva malpurigo

Dajgo Fukurju Maru je la 1-a de marto 1954 trafis en nuklean eksperimenton usonan sur atolo Bikini, proksime de la Marŝaloj. La ŝipokaj ĝiaj 23 maristoj kaj fiŝkaptistoj estis malpurigita de radiado. La 14-an de marto ĝi revenis al Jaizu en Japanio.

Kiam la eksperimento efektiviĝis, Dajgo Fukurju Maru estis kaptanta fiŝojn 20 mejlojn for de la zono de danĝero, kiun la usona registaro estis deklarinta. La fiŝkaptistoj tamen rimarkis la danĝeron kaj provis malproksimiĝi, sed perdis tempon kolektante la retojn etenditajn en la maro kaj estis dumkelkaj horoj eksponitaj al radiaktiva fal-rubaĵo. Poste Usono vastigis la zonon de danĝero kaj oni eksciis, ke aliaj fiŝkaptaj boatoj krom Dajgo Fukurju Maru estis tiutempe laborantaj tie. Oni taksas, ke ĉirkaŭ cent fiŝkaptaj boatoj estis malpurigitaj de la radiado de la nuklea testo.

Laŭdire la fiŝoj kaptitaj de Dajgo Fukurju Maru grandparte estis venditaj, antaŭ ke oni rimarkis la malpuriĝon. Tio kaŭzis timegon de tinusa manĝaĵo. Dum la sekva tempo oni konfiskis kaj detruis 457 tunojn da tinuso, ĉar eble malpurigita. Dum pluraj monatoj daŭris la alveno de radiantaj tinusoj, per kiuj oni malkovris la akumuliĝon kaj koncentriĝon de radiaktiva materialo en la nutraĵa ĉeno.

La tragedio de Dajgo Fukurju Maru kreis furiozan kontraŭ-nuklean movadon en Japanio. La usona registaro timis, ke tiu japana movado povus kaŭzi turniĝon al kontraŭ-usonecemo kaj rapide provis traktadi kun la japana registaro, gvidata de ĉefministro Yoshida Shigeru, konsiderata kiel uson-amika politikisto. La usona registaro pagis 200.000 dolarojn al la viktimoj, sed rifuzis doni teknikajn detalojn pri la radiaktiva rubaĵo, pro nacia sekureco. La japana registaro konsentis ne postuli pliajn kompensojn de Usono.

Post la incidento

Ministrejo de Edukado (nune Ministrejo de Edukado, Kulturo, Sportoj, Scienco kaj Teknologio) aĉetis la malpurigitan ŝipon kaj purigis ĝin, reformis en la urbo Ise en la prefektujo Mie. Poste ĝi iĝis ekzercŝipo renomita Hajabusa Maru(はやぶさ丸, falko) de Tokia Fiŝada Universitato, kaj ĝi bazas en urbo Tatejama en la prefektujo Ĉiba.

En 1967, ĝi estis rubigata en artefarita insulo en Tokio. Samjare, oficistoj de Tokia Metropolo trovis ĝin, kontraŭ-nukleaj movadistoj laboris konservi ĝin por propagandi teruron de nuklea bombo. Nun Dajgo Fukurju Maru estas ekspoziciata en artefarita insulo Yumenoshima en Koto-kvartalo en Tokia Metropolo.

Influo al la popola kulturo

Kvin jarojn post la incidento la japana reĝisoro Shindo Kaneto faris filmon kun la titolo "Dajgo Fukurju Maru". Aktoro UNO Yukichi rolis kiel KUBOYAMA Aikichi.

La incidento inspiris aliajn filmojn, ekzemple la serion Godzilla, kiu rakontas la historion de monstro mutaciigita pro radiado, deziranta venĝon al la civilizacio.

Eksteraj ligiloj

greke retejo pri la sekvoj de la testo