Daka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daka lingvo
Parolata en Rumanio, Moldavio, partoj de Ukrainio, Hungario, Serbio, kaj Norda Bulgario
Morto verŝajne antaŭ la sesa jarcento p.K.
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
(disputata) Dako-TrakaDako-Moesia
Daka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ine
  ISO 639-3 xdc
v  d  r
Information icon.svg

La Daka Lingvo estis Hindeŭropa lingvo parolatata de la antikva popolo de Dakio. Oni ofte konsideris ĝin esti norda varianto de la Traka lingvo aŭ proksime parenca al tiu. (vidu la artikolon Dako-traka lingvo)

Karakterizoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Multaj el la karakterizaĵoj de la daka lingvo estas nekonataj kaj disputataj. Estas preskaŭ neniaj skribitaj dokumentoj en la daka. Kio estas sciata de la lingvo devenas de:

  • la toponimoj, hidronimoj, propraj nomoj (inkluzivantaj nomojn de reĝoj)
  • Dakaj nomoj de ĉirkaŭ kvindek plantoj skribitaj en grekaj kaj romiaj fontoj (vidu Listo de dakaj planto-nomoj) -- tamen, etimologio estas jam konstatita nur por kelkaj el ili[1]
  • la substrataj vortoj trovitaj en la aktuala rumana lingvo, la lingvo kiu estas parolata en preskaŭ ĉiuj lokoj kie antaŭe loĝis Dakoj: estas ĉirkaŭ 400 vortoj kun malcerta fonto (kiel brânză="fromaĝo", balaur="drako", ktp), ĉirkaŭ 160 el ili havas kognatojn en la albana. Ĉi tiuj vortoj eble envenis la rumanan de la daka lingvo en antikvaj tempoj.
  • Dakaj skribaĵoj: La plej longa surskribo konata estas DECEBALUS PER SCORILO; ĝia signifo estas disputata sed ĝenerale pensata esti "Decebalus, filo de Scorilo" se ĝi ja estas daka, aŭ "Decebalus tra Scorilo" se fakte ĝi estas latina surskribo.
  • La romia poeta Ovidio asertis, ke li lernis la dakan lingvon estante ekzilita al Tomis (hodiaŭ Konstanco (Rumanio)) en Dakio. En liaj verkoj Tristia kaj Epistulae ex Ponto li sciigis ke li estis verkinta poemojn en la lingvo - eĉ se ĉi tio estas vera, ili ne estas konservitaj.

Geografia distribuo[redakti | redakti fonton]

La daka antaŭe estis unu el la gravaj lingvoj de Sudorienta Eŭropo, etendiĝanta de kio nun estas orienta Hungario ĝis la bordo de la Nigra Maro. Bazita sur arĥeologiaj konstatoj, la fontoj de la daka kulturo estas kredeble troveblaj en Moldavio, kie oni identigis evoluadon de la ferepoka Basarabia kulturo.

Sonaj ŝanĝiĝoj de PHE[redakti | redakti fonton]

La daka estis Satem-a lingvo. Por detaloj de ĝia son-ŝanĝiĝo, vidu la artikolon Son-ŝanĝiĝoj de la Pra-hindeŭropa al la daka.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj, la bulgara lingvisto Vladimir Georgiev publikigis sian laboron[2] kiu argumentis, ke la fonologio de la daka lingvo estas proksima al la fonologio de la albana, plue subtenante la teorion, ke la daka estis sur la sama lingva branĉo kiel la albana, lingva branĉo finiĝinta kiel Dako-Moesia (aŭ Dako-Misia); Moesia (aŭ Misia) estas konsiderata kiel transira dialekto inter la daka kaj traka.

Estas kognatoj inter la dako-traka kaj la albana kiuj povas esti indikaĵo de la dako-traka-albana lingva afineco, kaj multaj substrataj vortoj en la rumana havas albanajn kognatojn.

La antikva greklingva geografiisto Strabono asertis, ke la Getae parolis la saman lingvon kiel la Trakoj.[3] Tamen, Georgiev argumentis, ke la daka kaj la traka estas du malsamaj lingvoj, kun du malsamaj fonetikaj sistemoj; lian ideon li subtenis per la toponimoj (loknomoj), kiuj finiĝas per -dava en la dakia kaj la Moesia, kaj kontraŭe -para, en Trakiaj lokonomoj.[2]

La sorto de la daka[redakti | redakti fonton]

Mapo montranta teorian scenaron: la Albanoj kiel migrema dakia popolo.

Estas neklare precize kiam la daka lingvo estingiĝis, aŭ eĉ ĉu ĝi havas vivantan posteulon. La komenca romia konkero de parto de Dakio ne metis finon al la lingvo, ĉar liberaj dakaj triboj kiaj la Carpi eble daŭrigis paroli la dakan en Moldavio kaj najbaraj regionoj tiel malfrue kiel la 6a aŭ 7-a jarcento p.K., ankoraŭ povantaj lasi ian influon en la formiĝantaj slavaj lingvoj.

  • Laŭ unu hipotezo, branĉo de la daka daŭris kiel la albana lingvo (Hasdeu, 1901);
  • Alia hipotezo konsideras la albanan dako-moesia dialekto, kiu disiĝis de la daka antaŭ -300 kaj ke la daka mem estingiĝis;

La argumento por ĉi tiu frua disiĝo (antaŭ 300 a.K.) estas jeno: hereditaj albanaj vortoj. Ekzemple,

Alb. motër 'fratino' < Malfrua HE ma:ter 'patrino'

montras la transformon, Malfrua HE /a:/ > Albo /o/, sed ĉiuj latinaj pruntaĵoj en la albana havantaj /a:/ montras la latinan a: > Alb a. Ĉi tio indikas, ke la transformo PAlb /a:/ > PAlb /o/ okazis kaj finiĝis antaŭ la Romia alveno en la Balkanan Duoninsulon.

Aliflanke, rumanaj substrataj vortoj komunhavataj de la albana montras rumanan /a/ kiu respektivas albanan /o/ kiam la fonto de ambaŭ sonoj estas originala komuna /a:/

mazãre/modhull < *ma:dzula 'ĝardena pizo';
raţã/rosë < *ra:tya: 'anaso'

indikante, ke kiam ĉi tiuj vortoj havis la sama komunan formon en la antaŭ-rumana kaj la pra-albana, la transformo PAlb /a:/ > PAlb /o/ ankoraŭ ne komenciĝis. La korelacio inter ĉi tiuj du faktoj indikas, ke la disiĝo inter la antaŭ-rumana (la dakianoj, kiuj poste estis romianigitaj) kaj la pra-albana okazis antaŭ la romia alveno en la Balkanan Duoninsulon.

  • Alia hipotezo trakonektas la albanan ne kun la daka, sed kun la Iliria lingvo.

La daka kiel la substrato de la pra-rumana[redakti | redakti fonton]

Bluo=landoj konkeritaj de la Romia imperio.
Ruĝo = areo priloĝata de Liberaj Dakianoj.
Lingva mapo bazita sur la limigo de la Dakiaj toponimoj

La daka lingvo eble formas la substraton de la pra-rumana lingvo, kiu evoluis de la vulgara latina parolata en la Balkana Duoninsulo norde de la Jirecek linio, kiu krude dislimas la latinan influon disde la greka influo.

Ĉu la daka fakte formas la substraton de la pra-rumana estas disputata (vidu Fonto de la rumanoj), tamen ĉi tiu teorio ne premisas ke la romianigado necese okazis en Dakio, ĉar la daka estis parolata ankaŭ en Moesio, kaj tiel sude kiel norda Dardanio. Ĉirkaŭ 300 vortoj en orienta romanco (la rumana, la arumana, la Megleno-rumana, la Istro-rumana) eble devenas de la daka, kaj multaj el tiuj montras satem-reflekson, kiel oni devus atendi en dako-trakaj vortoj (vidu la artikolon orienta romanca substrato).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daicoviciu, p.27
  2. 2,0 2,1 Georgiev, Raporturi..."
  3. Strabono, "Geographica" Libro VII, Ĉapitro 3, 10

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I. I. Russu, Limba traco-dacilor, Bucharest, Editura Ştiinţifică, 1967
  • Vladimir Georgiev (Gheorghiev), Raporturile dintre limbile dacă, tracă şi frigiană, "Studii Clasice" Journal, II, 1960, 39-58
  • Hadrian Daicoviciu, Dacii, Editura Enciclopedică Română, 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]