Dakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dakaro
france: Dakar
Urbo
Dakaro
Blazono
Oficiala nomo: Dakar
Lando Senegalo Senegalo
Kabo Verda Kabo
Regiono Regiono Dakaro
Oceano Atlantiko
Situo Dakaro
 - alteco 27 m s. m.
 - koordinatoj 14° 43′ 29″ N 17° 28′ 24″ U / 14.72472 °N, 17.47333 °U / 14.72472; -17.47333 (mapo)
Areo 82,38 km² (8 238 ha)
Loĝantaro 1 030 594 (2008)
Denseco 12 510,25 loĝ./km²
Setligita 15-a jarcento
 - fondita 1857
Urbestro Khalifa Sall
Horzono GMT (UTC+0)
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Dakar
Retpaĝo: www.dakarville.sn
foiro en Dakaro
Prezidenta palaco en Dakaro
Dakaro - Les Mamelles

Dakaro estas ĉefurbo de Senegalo.

Geografio

Dakaro estas havenurbo ĉe Atlantiko, sur la duoninsulo Cap Verde. Tio karakterizas la okcidentan finon de la Afrika kontinento. Dakaro etas la plej grava havenurbo kaj ekonomia centro de la lando. La urbo havas ĉ. 2,3 milionojn da loĝantoj (2001).

Vidindaĵoj

La urbo famiĝis pro motorsporto kiel celejo de ralio Parizo-Dakaro. (legu ralio)

Historio

Pli frue en Dakaro oni enŝipigis la sklavojn al Ameriko.

La urbo iĝis en 1895 ĉefurbo de franca Okcident-Afriko.

Klimato

En Dakaro regas varma duon-senpluva klimato. Preskaŭ senescepte inter julio-oktobro pluvas. Tio estas jare po 542 mm-oj. Inter majo-novembro la temperaturo estas tre varma, tamen iomete malpli granda, ol aliaj partoj de la lando pro efiko de la oceano.

Monato Jan. Feb. Marto Apr. Majo Junio Julio Aŭg. Sept. Oct. Nov. Dec. Jaro
Minimuma meznombra monata temperaturo (°C) 18 18 18 19 21 24 25 26 25 25 23 21 2010
Maksimuma meznombra monata temperaturo (°C) 25 25 25 25 26 28 30 30 31 31 30 27 2010
Precipitaĵoj
(meznombra alto en mm)
1,7 mm 0,8 mm 0 mm 0 mm 0,1 mm 7,9 mm 35,3 mm 117,1 mm 86,9 mm 18,7 mm 0,2 mm 3,4 mm 2010
Fonto: [1]

Famaj personoj naskiĝintaj en Dakaro

Vidu ankaŭ

Esperanto en Dakaro

En februaro 2011 okazis en Dakaro Monda Socia Forumo. Senegala Esperanto Asocio havis tie budon. En tiu stando deĵoris membroj de SEA kaj Mireille Grosjean el Svislando. Ŝi alportis multajn dokumentojn en diversaj lingvoj, informiloj, varbiloj. Ĵurnalisto de "The Guardian" vidis ŝin kaj menciis ŝin kaj Esperanton en artikolo pri la forumo.

En marto 2012 okazis tutmonda konferenco de la verdulaj partioj. La senegalaj esperantistoj deĵoris en budo dum tiuj tagoj.

En decembro 2012 alvenis Mireille Grosjean duan fojon. Ŝi faris radioelsendon ĉe radio Al Madina kaj poste vizitis la urbon Rufisko kaj Thiès. En Rufisko okazis kurso kaj ekzamensesio.

Esperantistoj