Dakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DakioDakujo, latine Dacia, estis eŭropa pralando kaj dum la 2-a kaj 3-a jarcento provinco de la Romia Imperio. La nomo de la pralando kaj romia provinco venis de la tie loĝantaj dakoj.

Dakio, malhelruĝe akcentita
Dakio dum la jaro 82 a. K.

Ĝi ampleksis grandparte la teritorion partojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Rumanio kaj Moldavio, kun iomete da teritorio de Bulgario kaj Serbio. La tuta norda duono de la provinco, limigita per la montaro karpata, najbaris al ne-romia teritorio kaj do restis dense armita lima teritorio, nur la suda duono najbaris la la provincoj Moesia Superior kaj Moesia Inferior.

La provinco instaliĝis dum la jaro 106 kaj restis ĝis la jaro 271. Post la romia konkero sub imperiestro Trajano la teritorio oficiale ricevis la nomon Dacia. Imperiestro Hadriano dum 118 dividis ĝin al du partoj: Dacia superior kaj Dacia inferior. Kvin jarojn pli poste li denove postulis administran dividon kaj apartigis de Dacia superior teritorion, kiu ricevis la nomon Dacia Porolissensis. Inter la jaroj 67 bis 169 la imperiestro Marko Aŭrelio novorganizis la regionon kaj kreis tri novajn provincojn, kiuj restis ĝis la retiriĝo de la romianoj el la regiono sub imperiestro Aŭreliano.

La antikva ĉefurbo de la dakia regno estis la urbo Sarmizegetusa. Post la romia konkero, proksimume 40 kilometrojn de la antikva dakia ĉefurbo konstruiĝis la romia setlejo Colonia Ulpia Traiana Augusta, kiu estis antaŭvidita kiel formala nova centro de la romia provinco, sed la fakta administra regejo de la provinco tamen restis Sarmizegetusa.