Daktilo (poetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vers-piedo. Se vi serĉas informojn pri frukto, vidu la paĝon Daktilopalmo.

Daktilo estas verspiedo uzata en poezio. Ĝi konsistas el tri silaboj, el kiuj la unua estas peza (longa aŭ akcenta) kaj la aliaj malpezaj (—∪∪).

La vorto devenas de la helena vorto δάκτυλος (dAktilos) = fingro; homa fingro ja konsistas el unu pli longa kaj du malpli longaj ostoj. Tiu helena vorto, kun peza unua silabo, mem prezentas daktilon.

En la esperanta poetiko ne estas kutime, ke verso finiĝu per du malpezaj (senakcentaj) silaboj. Ĉe daktilaj versoj tial ofte mankas fina silabo; la verso do finiĝas per trokeo. Oni nomas tian verson katalekta; la fenomeno okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Ekzemplon de katalektaj daktilaj versoj donas la Fundamenta Krestomatio per la poemo "Alaŭdeto" (tradukita de "F. Lorenc", kredeble Francisko Valdomiro Lorenz):

Sarkas knabino kanabon
Apud ĝardeno sinjora; ...