Dalai-lamao
Dalai-lamao (ཏ་ཱལའི་བླ་མ་ en la tibeta, prudentoceano en la esperanta) estas la plej granda religiestro de la tibeta budhismo. Ĝi apartenas al la branĉo gelugpao kaj la unua dalai-lamao naskiĝis en 1391.
En 16-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la gvidanton de unu el la kvar tibetaj mahajanaj sektoj de la budhismo, Sodnomĝamc, kaj donis al li la titolon Dalai Lamao (Dalai estas mongola vorto, en Esperanto "Oceano"; lamao estas tibetlingva titolo de monaĥo). Pro politikaj kialoj, la Dalai Lamao poste iĝis ankaŭ sekulara gvidanto de Tibeto (rolkombino origine ne permesata al budhismaj monaĥoj), kaj li restis tia ĝis la ĉina invado en la 1950-aj jaroj. Multaj rigardas lin ankaŭ kiel religia gvidanto de la tuta tibeta popolo, kvankam la aliaj tri sektoj havas siajn proprajn gvidantojn kaj formale ne estas subigitaj al lia. Religia gvidanto li estas ankaŭ por budhanoj tibettradiciaj sed ne tibetaj, ekzemple mongoloj kaj burjatoj kaj kalmukoj.
Listo de la Dalai-lamaoj
Tibeta nomo | Esperantigo | Naskiĝo-morto | |
---|---|---|---|
01 | དྒེ་འདུན་འགྲུབ་ | Gedun Drub | 1391-1474 |
02 | དགེ་འདུན་རྒྱ་མཚོ་ | Gednun Gyatso | 1475-1541 |
03 | བསོད་ནམས་རྒྱ་མཚོ་ | Sonam Gyatso | 1543-1588 |
04 | ཡོན་ཏན་རྒྱ་མཚོ་ | Yonten Gyatso | 1589-1616 |
05 | ངག་དབང་བློ་བཟང་རྒྱ་མཚོ་ | Lozang Gyatso | 1617-1682 |
06 | ཚངས་དབྱངས་རྒྱ་མཚོ་ | Tsangyang Gyatso | 1683-1706 |
07 | བསྐལ་བཟང་རྒྱ་མཚོ་ | Kelzang Gyatso | 1708-1757 |
08 | འཇམ་དཔལ་རྒྱ་མཚོ་ | Jamphel Gyatso | 1758-1804 |
09 | ལུང་རྟོགས་རྒྱ་མཚོ་ | Lungtok Gyatso | 1806-1815 |
10 | ཚུལ་ཁྲིམས་རྒྱ་མཚོ་ | Tsultrim Gyatso | 1816-1837 |
11 | མཁས་གྲུབ་རྒྱ་མཚོ་ | Khendrup Gyatso | 1838-1856 |
12 | འཕྲིན་ལས་རྒྱ་མཚོ་ | Trinley Gyatso | 1857-1875 |
13 | འཕྲིན་ལས་རྒྱ་མཚོ་ | Thubten Gyatso | 1876-1933 |
14 | བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ | Tenzin Gyatso | 1935-nun |