Dalian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalian
Fotomontaĵo
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbego • milionurbo • departemento-ranga urbo • city specifically designated in the state plan
Administrado
Poŝtkodo 116000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 450 785  (2020) [+]
Loĝdenso 547 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 54′ N, 121° 36′ O (mapo)38.9121.6Koordinatoj: 38° 54′ N, 121° 36′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 13630,44 km² (1 363 044 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Dalian (Ĉinio)
Dalian (Ĉinio)
DEC
Dalian
Dalian
Situo de Dalian

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dalian [+]
vdr
Friendship Square in Dalian (view from 25 th floor)

Dalian estas industria, komerca kaj turisma urbo en la Nordoriento de Ĉinio. Danke al sia favora geografia situo, agrabla klimato kaj belaj ĉemaraj pejzaĝoj, ĝi altiras al si sennombrajn turistojn ĉinajn kaj alilandajn. Ĝi estas tre grava havenurbo de Ĉinio.

Parko Xinghai[redakti | redakti fonton]

Xinghai Square in Dalian

En Dalian estas dek famaj pitoreskejoj. Unu el ili troviĝas ĉe la golfo Xinghai. Tie estas parko kun la sama nomo de la golfo. Ĝi konsistas el ĝardeno kun areo de 150 mil kvadrataj metroj kaj arkforma ĉemara banejo 800 metrojn longa. En la ĝardeno estas pavilonoj kaj aliaj pejzaĝoj, kiuj estas ligitaj per rulŝtonaj vojoj. Ĉe ĝiaj orienta kaj okcidenta ekstremoj estas klifoj, de tie oni povas ĝui la krispajn ondojn kaj belajn pejzaĝojn unuigantajn la ĉielon kun la maro. Ĉe la orienta monteto estas groto. Oni povas malsupreniri laŭ la ŝtuparo, kaj trapasinte la profundan valon, oni povas tuj tuŝi maron. La strando estas ebena, akvo milda kaj neprofunda. Somere la parkon vizitas sennombraj turistoj.

Paradizo de Tigroj[redakti | redakti fonton]

La paradizo troviĝas en la suda parto de Dalian. Ĝi kovras areon de 1,88 milionojn da kvadrataj metroj kaj havas marbordon 4 mil metrojn longan. Tie la naturaj pejzaĝoj estas tre belaj.

En la paradizo estas mirinda skulptajharo de tigroj, la plej granda en Ĉinio. La tigroj tenas sin en diversaj pozoj, kvazau ili mughus en vento. Tie trovighas ankaŭ Arbaro de Birdoj, la plej granda birdkagho en Ĉinio. Tie la unua ĉina supermara telfero ligas la pejzaĝojn orientajn kaj okcidentajn. La loko ebligas okulplaĉan birdvidon de la tuta loko. Tie estas ankaŭ ekspozicio de maraj vivuloj “Subakva Mondo” kaj halo de maraj animaloj, kie otarioj kaj fokoj prezentas diversajn akrobataĵojn.

La Subakva Mondo 220 metrojn longa estas la plej granda eksponejo de maraj vivuloj en Ĉinio. Ĝi ampleksas areon de 3300 kvadrataj metroj. Tie, sub modera lumo vidiĝas kvieta plaĝo, antikva droninta boato kaj diversaj fiŝoj. Tie eksponiĝas pli ol cent specoj de maraj vivuloj, kiaj delfenoj, ŝarkoj, maraj testudoj, fokoj, pingvenoj kaj koraloj.

La Arbaro de Birdoj kun areo de 1.8 hektaroj troviĝas en la valo sudokcidente de la paradizo. Tie vivas pli ol mil pavoj, papagoj, alaudoj, turdoj kaj ardeoj de 150 specoj. Tie la turistoj povas pasumi laŭ la zigzagaj padoj kaj “interparoli” kun la birdoj. Estas interese, ke tie oni povas ĝui akrobataĵojn de birdoj: Jen papavoj iras sur drato, grimpas eskalon, rajdas sur biciklo, stiras lokomotivon kaj pilotas aviadilon. Dekkelkaj pavoj bone dresitaj flugas en unu vico. Ĉio ĉi forte mirigas la vizitantojn.

Jinshitan-feriejo[redakti | redakti fonton]

Tio estas ŝtata turisma feriejo fondita en 1992. Tie estas proksimume cent pitoreskejoj el sendimentaj rokoj kaj paleontologiaj fosilioj sur aparta geologia tersurfaco. Tie vidiĝas golfejo, jakta klubo, ĉasejo, hipodromo kaj restoracioj. Ĉio ĉi faras la lokon ideala por turistoj en la Nordoriento de Ĉinio.

Internacia Vesta Festivalo[redakti | redakti fonton]

Tio estas la plej granda, altnivela kaj spektakla internacia festivalo de vestoj. Septembre de ĉiu jaro gastoj el dekoj da landoj kaj regionoj kolektiĝas en tiu bela ĉemara urbo por partopreni la vestan festivalon kun lokanoj.

Eksponado de modaj vestoj faritaj de mondfamaj fasonistoj estas granda spektaklo en Dalian. Ekde 1988 ĝi jam sukcese okazis 12 fojojn. Dekoj da mondfamaj fasonistoj el Parizo, Milano, Tokio kaj aliaj urboj montris pli ol 6 mil kompletojn da lastmodaj vestoj. Tie prezentis pli ol 400 mondnivelaj manekenoj. Nun la festivalo farighis grandskala kultura aktivado kaj aŭtoritata tereno por jughi vestojn.

La aktivadoj en la festivalo harmonie unuigis la vestojn kun kulturaj aferoj kaj multe levis la konscion pri vestoj de la urbanoj, kaj ludas gravan rolon por riĉigi la popolan vivon spiritan kaj materian kaj plibonigi la investan medion kaj turisman aferon de la urbo.

PARTNERAJ URBOJ

Inter la partnerurboj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]