Dalmatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalmatio
kroate: Dalmacija, latine: Dalmatia
teritorio
Bol
Landoj  Kroatio,  Montenegro
Maro Adriatiko
Regionoj Bukovica, Šibenik-Knin (provinco), Split-Dalmatio (provinco)
Historiaj regionoj romia provinco Dalmatia, Reĝlando de Dalmatio
Gravaj urboj
Rivero Neretva
Plej granda urbo Split
Areo 13 000,0 km² (1 300 000 ha)
Loĝantaro 890 373 (2001)
Denseco 68,49 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Dalmatio enkadre de Kroatio
Situo de Dalmatio enkadre de Kroatio
Situo de Dalmatio enkadre de Kroatio
Vikimedia Komunejo: Dalmatia

DalmatioDalmatujo (kroate Dalmacija, latine Dalmatia) estas historia lando ĉe orienta marbordo de Adriatiko, dividita hodiaŭ inter Kroatio (plimulto de la teritorio) kaj Montenegro. Ĝi daŭrigas la nomon de la antikva romia provinco Dalmatia, kiu tamen kovris multe pli grandan teritorion ol la nuntempa geografia regiono.

Priskribo de la teritorio

Dalmatio troviĝas precize inter la urboj Herceg-Novi kaj Zadar; troviĝas ĉi tie tri kroataj regionoj kaj falas ĉi tien ankaŭ granda parto de Montenegro. Krom la memstara marbordo apartenas al ĝi ankoraŭ multe da insuloj, kiel ekz. Brač, HvarKorčula. La lando estas montoriĉa kaj la unusola signifa rivero, kiu trafluas tra ĉi tie, estas la Neretva. Industrio ĉi tie estas preskaŭ nenia; agrikulture eluzata estas nur regiono de riverenfluejo de Neretva en la maron. La ĉefa fonto de enspezoj kaj ekonomio de Dalmatio estas turismo; danke al historie interesaj urboj kaj bela marbordo ĉi tien vojaĝas turistoj el la tuta Eŭropo.

Signifaj urboj

Vidu ankaŭ