Daloa
Daloa estas grandurbo, diocezo kaj sidloko de la samnoma departemento en Ebur-Bordo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 06° 52′ N 06° 27′ U / 6.867 °N, 6.450 °U (mapo)Koordinatoj: 06° 52′ N 06° 27′ U / 6.867 °N, 6.450 °U (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 261.789 en 2012
- Supermara alteco: 310 m
- Horzono: UTC
Geografio
Daloa situas sur malebenaĵo en la meza sekcio de la lando. Jamusukro situas 141, Abiĝano 383 km.
Historio
La unua franca milita posteno fondiĝis tie en 1905. Ribeloj okazis en la sekva jaro. Daloa, kie loĝas precipe beteoj, estis ofte atakita dum la interna milito. Supoze masakro okazis fare de de registartrupoj en 2002.
Ekonomio
Daloa estas grava komercejo, precipe por kakao.
Klimato
Daloa situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 26 °C. Jare pluvas po 1256 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en septembro.
Trafiko
Daloa havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Jamusukro kaj Liberio, krome malpli gravaj vojoj al suden kaj norden.