Dalur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dalur (feroa poŝtmarko de 2006)

Dalur estas vilaĝo de Ferooj. Ĝi situas en la orienta parto de la insulo Sandoy, je la koordinatoj 61°46′56″N 6°40′32″U  /  61.78222°N, 6.67556°U / 61.78222; -6.67556 (Dalur), kaj havas 48 loĝantojn. Ĝi apartenas al la komunumo Húsavíkar, kaj la loka poŝtkodo estas FO 235.

La vilaĝo situas piede de sufiĉe larĝa valo. Dalur fakte signifas "Valo" en la feroa lingvo. Malgranda vojo ekzistas inter Dalur kaj la plejsuda pinto de la insulo. El tie eblas ekskursi ĝis la birdklifoj Skorin. La preĝejo de Dalur estis konstruita en 1957 : antaŭ ekzistis neniu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]