Damao
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dama dama
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
| Dama dama (Linnaeus, 1758) |
||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Vivareo de damao
1: Indiĝena 2: Eble indiĝena 3: Frue enkondukita de homoj 4: Enkondukita de homoj lastatempe |
||||||||||||||||
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||||||
Damao (Dama) estas remaĉulo el la ordo de parhufuloj, kaj familio de cervedoj. Ĝi similas al cervo, sed la virbesto portas platajn kornarojn, iom similajn al tiuj de alko.
Ĝi devenas el Mediteraneo kaj Anatolio [1], nun ĝi troviĝas en la grandaj (ĉefe ebenaĵaj) arbaroj dise en Eŭropo. Ili vivas ĉefe en grupoj. Ili manĝas herbojn, glanon, berojn ĉefe aŭrore, nokte. Ili ofte senŝeligas arbojn kaj manĝas ŝosojn. La virbestoj pezas 125 kg, la inbestoj pezas nur 50 kg. Ŝi seksardas de mezo de oktobro ĝis novembro. La femalo naskas en junio, julio unu (malofte 2, 3) damaidojn.
La ordinara damao (Cervus dama) havas koloron laŭ sezonoj kaj aĝo. Somere ties supra korpo, femuro kaj vostofino estas brunruĝaj, la ventro kaj la krura interno estas blankaj; la buŝon kaj la okulojn ĉirkaŭas nigraj ringoj. La dorsaj haroj estas baze blanketaj, meze ruĝbrunaj, pinte nigretaj. Vintre la kapo, kolo, kaj orelpintoj ŝanĝiĝas al grizbrunaj, la dorsa kaj flankaj partoj estas nigretaj, kaj la ventro estas cindrogriza, kelfoje ruĝeta. Oni konas kelkajn albinojn.
La nazkovrilo estas nuda, kornaron havas nur la masklo kies kornaro estas cilindroforma ĉe la bazo, poste platiĝas ŝoveliloforme, kaj fine disbranĉiĝas. Iliaj okuloj kaj oreloj estas grandaj, la larmokavoj estas bone videblaj.
La damao seksardas oktobre kaj naskas en junio. La maljunaj maskloj deĵetas siajn kornarojn en majo, la junaj nur en junio.
Tiu palearkta besto vivas sovaĝe en Nordafriko kaj sudorienta Azio.
La piedspuro de la damao estas pinta kaj pli longa ol tiu de ruĝa cervo, tio similas pleje tiun de kapro, sed pli granda ol tiu.
Referencoj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |
- ↑ Vidu ankaŭ : Sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj