Damaska ŝtalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tranĉilo farita de damaska ŝtalo

Damaska ŝtalo estas tipo de ŝtalo, el kiu oni forĝis armilajn klingojn (ĉefe en Irano) kaj kiu famis pri ties forteco kaj elasteco. Oni martelis la ŝtalon el ferstrioj, kiujn varmegigis plurfoje en ardigujo, kaj oni kunmartelis la ardantan metalon. Ĉiufoje, la ŝtalo riĉiĝis je eta kvanto da karbo kaj tiel iĝis la preta klingo tre malmola. Pro la diversa karboenteno de la ferstrioj, ĝin ornamis stria matrico.

La nomo Damasko venas eble de la loko kie mezepokaj kavaliroj povis aĉeti tiajn armilojn venintaj de Irano. Oni ankaŭ supozas, ke la nomo venas el la araba vorto damas kiu signifas akvon kaj aludas la surfacon de la ŝtalo. Oni komencis produkti la klingojn ĉ. 900 p.K. kaj ĝi malaperis ĉ. 1750 el la armila merkato. Ĝi estis originale pretigita en Hindio aŭ Ŝrilanko, kaj poste alvenis nur Damaskon.

Laŭ plej novaj mikroskopaj esploroj montras karbonajn nanotubojn en la ŝtalo, kiuj havas meze cementiton. Per rompo de la nanotuboj estiĝis nova raspa surfaco, kiu ne tranĉis, sed segis la objektojn.

Laŭ priskriboj, la ŝtalo de la araboj rompis la glavon de la krucmilitistoj. Onidire, ĝi tranĉis eĉ suprenĵetintan silkan vualon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • passion-du-damas.com/sommaire.html retejo de metiista fabrikanto
  • www.dailymotion.com/video/xbao79_epee-en-damas-pattern-welded-sword_webcam