Damaso la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damaso la 1-a
37-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 366
ĝis 383
Antaŭulo Libero
Sekvanto Siricio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 305
en Idanha-a-Velha, Hispanio,  Romia Imperio
Morto 11-an de decembro 384 (0384-12-11)
en Romo,  Okcident-Romia Imperio
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Gefratoj Irene de Hispanio [#]
Sanktulo
Festotago 11-a de decembro
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Damaso la 1-a, latine Damasus, naskiĝis ĉirkaŭ 305 en Romo aŭ en Portugalio (urbo Guimarães) kaj mortis 383 en Romo. Li estis papo de 366 ĝis sia morto. Preskaŭ nenion oni konas de lia vivo antaŭ estiĝi papo, krom ke lia patro estis Antonius, pastro ĉe preĝejo de Sankta Laŭrenco en Romo.

Post morto de papo Libero 366 parto de pastraro igis papon Ursino kaj alia parto apogis kontraŭpapon Felikso la 2-a, li rezignis kaj elektis Damason kiel papo. La prefekto de Romo Vettius Agorius Praetextatus, kiu estis pagana, apogis Damason kaj forigis Ursinon de Romo. Tiam la imperiestro Valentiniano la 1-a konfirmis la elekton de Damaso kaj ekzilis Ursinon al Colonia Agrippina, nuntempe Köln, en Germanio.