Damaso la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damaso la 2-a
151-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Poppo de Brixen
Pontifiko de 17-a de julio 1048
ĝis 9-a de aŭgusto 1048
Antaŭulo Benedikto la 9-a
Sekvanto Leono la 9-a
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Bavario,  Sankta Romia Imperio
Morto 9-a de aŭgusto 1048
en Palestrina, Papa Ŝtato
Mortokialo malario [#]
Tombo Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Patro Poppon II de Rott [#]
Episkopo de Brixen
Dum 1039-
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Damaso la 2-a (Poppo de Brixen) (naskiĝis en Bavario, Sankta Romia Imperio, mortis en Palestrina la 9-an de aŭgusto 1048) estis la 151-a papo de la Katolika Eklezio en 1048 (de la 17-a de julio ĝis la 9-a de aŭgusto).

Post la detronigo de Benedikto la 9-a, Poppo kiu estis episkopo de Brixen, iĝis la tria germandevena papo. Lin elektis la imperiestro Henriko la 3-a kiam lia unua kandidato, la ĉefepiskopo Halinard de Liono, malakceptis lian proponon.

Lian fruan morton — lia papeco nur daŭris 23 tagojn — probable kaŭzis la malario de kiu li estis infektita kiam li iris al Palestrina por fuĝi el la varmega romia printempo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dámaso II en la hispana Vikipedio.