Dambisa Moyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dambisa Moyo, 2009

Dambisa Felicia MOYO (naskiĝis la 2-an de februaro 1969 en Lusako) estas ekonomikistino el Zambio.

En 2009 ŝi konatiĝis tutmonde pro sia libro "Dead Aid", en kiu ŝi klarigis la tezon, ke "evoluhelpo mortigas" kaj ke indas nuligi ĝin ene de kvin jaroj. Ŝi proponas, ke anstataŭe la industriaj landoj malfermu siajn merkatojn por produktoj el Afriko.

Verkoj

  • Dead Aid: Why Aid is Not Working and How There is a Better Way For Africa. Allen Lane Publishers, London 2009, ISBN 978-1846140068
  • How the West Was Lost: Fifty Years of Economic Folly – And the Stark Choices that Lie Ahead. Penguin Books, London 2011. ISBN 978-1-84614-235-2
  • Winner Take All: China's Race for Resources and What It Means for the World. HarperCollins, Toronto 2012. ISBN 978-1-4434-0740-3

Eksteraj ligiloj

greke Hejmpaĝo de Dambisa Moyo (en la angla)