Damien Hirst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damien Hirst

Damien HIRST (7-an de junio 1965 en Bristol) estas brita artisto kaj kuratoro de ekspozicioj. Hirst estis kunfondinta membro de Londona artista movado Young British Artists en 1988 kaj li organizis samjare la ekspozicion Freeze en la londona havena kvartalo. Li iĝis konata ĉefe pro provokaj plastikaĵoj, kiuj okupiĝis pri temoj kiel vivo, malsaneco kaj morto. Liaj plej konataj verkaĵoj estas inter alie la bestaj kadavroj en formaldehido (1990-aj jaroj) kaj la per 8.601 diamantoj kovrita homa kranio (el plateno) kun titolo For the Love of God (2007). La diamantan kranion aĉetis en augusto de 2007 konzorcio je prezo de 50 milionoj da britaj pundoj. Du tagojn post la vendo evidentiĝis, ke inter la aĉetantoj estis li mem kaj liaj apuduloj.

Literaturo

  • Damien Hirst, Gordon Burn: On the Way to Work, London 2001. ISBN 978-0-571-20257-7
  • Raimar Stange: Damien Hirst. In: Burkhard Riemschneider, Uta Grosenick: Art at the turn of the Millenium. Ausblick auf das neue Jahrtausend. Taschen Verlag, Köln 1999; S. 226–228. ISBN 978-3-8228-7195-9

Eksteraj ligiloj