Dammam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo pri la situo de Dammam
Vido en Dammam
Dosiero:Rotor Sails Dammam.jpg
Dammam

Dammam, aŭ Ad Dammām, arabe: الدمام‎ estas metropolo, marhaveno kaj universitata urbo en Sauda Arabio, kie estas ĉefurbo de Orienta Provinco.

Bazaj informoj

Geografio

Dammam troviĝas sur dezerta ebenaĵo laŭ Persa golfo.

Historio

Dammam estis loĝata jam en tempo de Kristo aŭ eĉ pli frue. En la fruraj jaroj de la 20-a jarcento estis pluraj vilaĝoj por fiŝkaptado kaj perloj. En la 1930-aj jaroj oni trovis tie nafton, supozeble la plej grandan en la mondo. La fiŝkaptistaj kabanoj malaperis kaj oni konstruis betonajn domegojn por la naftoindustrio. Nature ankaŭ la servoj evoluis.

Trafiko

Dammam havas imponajn internacian flughavenon, aŭtovojojn kaj havenon. Fervojo trafikas al Rijado.

Klimato

Dammam havas senpluvan klimaton. Jare pluvas nur po 67mm. En novembro kaj decembro pluvas, foje pluvetas inter januaro-majo. Dum la ne menciitaj monatoj neniam pluvas. somere foje polvoŝtormoj okazas. La temperaturo estas proksimume 40 °C, ankaŭ vintre estas varmo, spite tion, ke foje tio falas ĝis forstopunkto.

Vidindaĵoj