Damo de Elĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Damo de Elĉo, konservata en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.
Detale.

La Damo de Elĉo estas busta skulptaĵo de iberoj el kalkoŝtono datita inter la 5-a kaj 4-a jarcento a.K.. Ĝi estas 56 cm alta kaj havas dorse kavon preskaŭ sferan de 18 cm de diametro kaj 16 de profundo, kiu eble utilis por enmeti relikvojn, sanktajn aĵojn aŭ cindrojn kiel ofero al mortinto. Ankaŭ aliaj multaj figuroj iberaj de religia karaktero, trovitaj en aliaj lokoj, havas dorse similan truon kaj, kiel ĉe la Damo de Elĉo, ties ŝultroj montriĝas iome kurbe antaŭe.

La skulptaĵo troviĝis ĉe Elĉo (Hispanio), kie estas monteto kiun la araboj nomigis Alcudia ('monteto') kaj kiu antikve estis preskaŭ ĉirkaŭta de rivero. Oni scias, ke temas pri ibera setlejo nome Helike (en greka) kaj kiun la romianoj nomigis Colonia Iulia Illici Augusta. Kiam alvenis la araboj, situigis la urbon pli sube, sur la ebenaĵo, kaj konservis la romian toponimon de Illici, kiu estis arabigita laŭsone al «Elche».

Ĝi montriĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido (Hispanio).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝia vestaĵaro estas tute iberia nome blua tuniko de lino, mantilo eltenita per mantil-kombilo (aŭ tiaro), kiu kuŝas surbruste. Tiu mantilo estis ruĝeca kaj sur ĝi restas iom da eluzita farbo. Sur la mantilo granda mantelo (burnuso) de dika kaj paza toltipo kovris ĝin. Tiu estis bruna kun ruĝa bordo. Ankaŭ la lipoj konservas restojn de ruĝa koloro. La skulptaĵo fariĝis el fajna kalkoŝtono de oranĝeca koloro, kaj la vizaĝo havas la originan koloron de tiu ŝtono, probable ankaŭ la natura koloro de ŝia vizaĝo.

Hipoteza rekonstruo de la multkoloreco, laŭ Francisco Vives.

La damo survestas juvelojn karakterajn de iberoj: nome radoj kiuj kovras ŝiajn orelojn kaj kiuj pendas el ĉenetoj tenitaj al leda bendo kiu ligas ŝian frunton, kolringoj kaj krono kun malgrandaj ĉenoj kaj filigranoj. Estas reproduktoj de juveloj kiuj originiĝis en Ionio en la 8-a jarcento a.K. kaj kiuj poste pasis al Etrurio (Italio). Per la ĵusaj analizoj oni malkovris malgrandan eron de or-plako en unu de la fendoj de la dorso. Tio supozigas, ke la juveloj de la skulptaĵo estis kovritaj el or-plako.

Kontraste kun la indiĝena vestaĵaro, la vizaĝaj trajtoj montras fortan influon de la skulptarto de la Antikva Grekio.

La malkovro[redakti | redakti fonton]

Kritikaro kaj aŭtenteco[redakti | redakti fonton]