Damon Galgut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damon Galgut
Persona informo
Damon Galgut
Naskiĝo 12-an de novembro 1963 (1963-11-12) (60-jaraĝa)
en Pretorio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Kaburbo • Pretoria Boys High School vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto vd
Aktiva en Kaburbo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Damon GALGUT (naskiĝinta la 12-an de novembro 1963 en Pretorio, Sudafriko) estas sudafrika romanverkisto kaj dramisto.

En 2021, li estis premiita la Premio Booker por lia romano The Promise. Tiel li estas la tria verkisto de Sudafriko kiu gajnis la Booker, post Nadine Gordimer kaj JM Coetzee. Damon Galgut jam estis preskaŭ-finalisto (laŭ la angla en la mallonglisto) du aliajn fojojn, en 2003 kaj 2010, por la Booker-Premio. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de juristoj. Lia patro estis de juda familio kaj lia patrino konvertiĝis al judismo. En la aĝo de 6 jaroj, li estis diagnozita kun limfomo. Kiam li konvaleskis en hospitaloj de la kancero tiam li komencis verki.

Li studis dramon en la Universitato de Kaburbo kaj debutis kun A Sinless Season en la aĝo de 17 jaroj. Lia plej sukcesa verko estas The Good Doctor, de 2003. Li estas malkaŝe geja, kaj deklaris ke tio igas lin temigi pli vir-orientitajn rilatojn en lia verkado.[2] [3] Galgut kreditas la Roald Dahl novelon "Porko" kiel tio kio havis la plej grandan influon sur sia verkado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Romanoj

  • A Sinless Season, 1982
  • Small Circle of Beings, 1988
  • The Beautiful Screaming of Pigs, 1991
  • The Quarry, 1995
  • The Good Doctor, 2003
  • The Impostor, 2008
  • In a Strange Room, 2010
  • Arctic Summer, 2014
  • The Promise, 2021

Teatro

  • Echoes of Angers
  • Party for Mother
  • Alive and Kicking
  • The Green's Keeper

Referencoj[redakti | redakti fonton]