Damphreux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damphreux
Blazono de Damphreux
former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 28′ 35″ N 7° 6′ 10″ O / 47.47639 °N, 7.10278 °O / 47.47639; 7.10278 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 35″ N 7° 6′ 10″ O / 47.47639 °N, 7.10278 °O / 47.47639; 7.10278 (mapo)
Areo 5,62 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 2933
Komunumkodo 6787
Mapo de Damphreux
vdr

Pri la komunumo

Damphreux estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 169 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Damphreux situas proksimume 7 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefloko Porrentruy en valkaldrono de la rivereto Coeuvatte, kiu senakvigas la vilaĝon norden al Allaine. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 32% estas kovritaj de arbaro, 64% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Damphreux limas en nordo al Lugnez, en nororiento al Beurnevésin, en oriento al Bonfol, en sudoriento al Vendlincourt, en sudo al Coeuve, kaj en okcidento al Basse-Allaine.

Trafiko

Damphreux situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Porrentruy al Beurnevésin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 7 kilometrojn sude apud Porrentruy.

Historio

La unua dokumenta mencio de Damphreux datiĝas el la jaro 1161 kiel Damfriol. Dum mezepoko la monaĥejoj de St. Ursanne, Bellelay kaj Moutier-Grandval posedis bienoj en Damphreux. Ek de la 13-a jarcento la vilaĝo Damphreux apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Damphreux apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Damphreux apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Dominique Prongué: Damphreux en Historia Leksikono de Svislando (2004-03-18)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto