Dampilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dampilo

Dampilosordino estas speciala helpilo de ludanto je latunaj blovinstrumentoj, per kies helpo la ludanto ludante dampas kaj ŝanĝas koloron de sono de la instrumento. Eblas uzi ĝin fakte ĉe ĉiu latuna blovinstrumento, ĉe pli malgrandaj trumpetoj la ludanto povas teni ĝin en la mano kaj ŝanĝi la sonon dum la ludo, kio montriĝas per karaktera "kvaka" voĉo de la instrumento. Tiuj ĉi teknikoj estas uzataj kaj en klasika muziko, kaj en muziko populara kaj ĵazmuziko.

La propra sordino estas kutime guma, ladaplasta korpuso de sonorilforma, duongloba aŭ konusforma formo, kiu estas metata sur finaĵo de la instrumento.

La dampilo estas ankaŭ uzata ĉe arĉinstrumentoj. Ĝi havas formon de tridento, kiu estas surmetata inter kordoj sur ponton, trans kiu estas tirataj kordoj al akordigiloj. La instrumento poste donas pli silentan aŭ preskaŭ silentan sonon laŭ tio, kiel profunde la sordino estas surmetita (enpremita) sur la ponton. Materialo uzata ĉe dampiloj estas diversa (ligno, ledo, malmola gumo kaj simile). Funkcion de dampilo ekz. ĉe piano plenumas la meza pedalo. Trotinte alproksimiĝos tabuleto kun feltaj dampiloj al kordoj kaj dampas tiel sonon de la piano.