Dampilolevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dampilolevilo estas la dekstra pedalo ĉe pianeto kaj pianego, kies funkcio konsistas en tio, forlevi ĉiujn dampilojn de la kordoj, tiel ke tiuj ĉi ankaŭ post malprenado de la klavoj plusonas. La akustika efekto konsistas unuflanke en iaspeca postsono, aliaflanke en sonfortigo, ĉar je forlevitaj dampiloj efikas pli fortaj resonancefikoj.