Haute-Ajoie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Damvant)
Haute-Ajoie
Blazono de Chevenez
Blazono de Damvant

Blazono de Réclère
Blazono de Roche-d'Or/small>
Kartsfonto Creugenat en Chevenez, komunumo Haute-Ajoie
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 23′ 35″ N 7° 0′ 0″ O / 47.39306 °N, 7.00000 °O / 47.39306; 7.00000 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 35″ N 7° 0′ 0″ O / 47.39306 °N, 7.00000 °O / 47.39306; 7.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1014
Areo 36,43 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 2906
Komunumkodo 6809
Mapo de Haute-Ajoie
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Haute-Ajoie (prononcu otaĵoa) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1014 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haute-Ajoie situas en la alta Ajoie, kiel nomiĝas la sudorienta parto de la regiono Ajoie, kaj kio donis la nomon al la komunumo, kiu estiĝis per la kuniĝo de la antaŭaj komunumoj Chevenez (situanta sur alteco de 480 m s.m.), Damvant (situanta sur alteco de 610 m s.m.), Roche-d'Or (situanta sur alteco de 592 m s.m.) kaj Réclère (situanta sur alteco de 840 ĝis 936 m s.m.).[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Haute-Ajoie limas al Grandfontaine, Rocourt, Fahy, Bure, Courtedoux, Bressaucourt, Vaufrey (Francio), Montjoie-le-Château (Francio), Villars-lès-Blamont (Francio), Dannemarie (Francio), Montancy (Francio), kaj Glère (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Porrentruy al Pont-de-Roide en Francio. Tute en la oriento de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Damvant al Porrentruy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nova komunumo Haute-Ajoie estis kreita la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Chevenez, Damvant, Roche-d'Or kaj Réclère.

La unua dokumenta mencio de Chevenez datiĝas el la jaro 814 kiel Chaviniacus, de Damvant el la jaro 1283 kiel Dampvant, de Roche-d'Or el la jaro 1283 kiel Goldenvels, kaj de Réclère el la jaro 1150 kiel Resclires.

Ek de la 13-a jarcento la kvar vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Haute-Ajoie estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ili estis atribuitaj al la majorejo Chevenez de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ili dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 la vilaĝoj de Haute-Ajoie apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Chevenez, Damvant, Roche-d'Or kaj Réclère apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso kaj estis ĝis la 31-a de decembro 2008 memstaraj komunumoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Retejo de la komunumo Arkivigite je 2010-11-19 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]