Dana Pedofilia Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dana Pedofilia Asocio
Danish Pedophile Association
organizaĵo
Komenco 1985 vd
Lando(j) Danio vd
Sidejo Danio
Tipo pedofilia asocio
Lingvoj

dana

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Dana Pedofilia Asocio (DPA) estis dana asocio de la pedofilia aktivismo. Fondita en 1985, ĝi decidis malfondiĝi en 2004 antaŭ la forta politika kaj komunikila premo. Dividiĝinta grupo da membroj, nomita DPA grupo 04, nekonforma kun la malfondiĝo, decidis remalfermi la retejon de la organizaĝo, alirebla ĝis nun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Dana Pedofilia Asocio naskiĝis en 1985 kun la celo informi la socion pri pedofilio, infana sekseco kaj romantikaj kaj seksaj rilatoj inter infanoj kaj plenkreskuloj, kaj ankaŭ stimuli la debaton pri pedofilio.[1] Ĝiaj aktivaĵoj inkludis reciprokan apogon kaj socian asistadon. Ĝi havis plimapli 10 kunvenojn pojare, kelkaj nur por la socioj kaj aliaj malfermitaj al la ĝenerala publiko. Ĝi estis malfermita al pedofiloj, simpatiantoj kaj aliaj interesitoj pri la sociaj, psikologiaj, politikaj kaj leĝaj aspektoj pri pedofilio kaj infana sekseco. La nombro da membroj estis po 80 en 1996[2] kaj po 100 en 2004.[3] Ĝi ankaŭ publikigis la bultenon en la dana lingvo Ny Sexualpolitik.

En 2004 DPA decidas malfondiĝi kaj fermi ĝian retejon dum la disvolvo de enketo stariginta de la Dana Ĝeneraja Prokurorejo pri la aktivaĵoj de la asocio kaj antaŭ la fortaj atakoj de kelkaj ĵurnalistoj. Dividiĝinta grupo da membroj nekonformaj kun la decido, nomita DPA Grupo 04, decidas tiam remalfermi la retejon de la asocio.[4] En komunikaĵo publikiginta en la sama retejo la grupo klarigis, ke ĝiaj membroj rifuzis "esti dominataj de la maljusta premo de antidemokratiaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj grupoj ne malpli fanatikaj de Danio kaj eksterlando", esprimis la volon "povi uzi la konstitucian parolliberecon, apartenanta al ĉiuj civitanoj (...) kaj politike labori cele al tio" kaj asertis, ke la malfondiĝo de la asocio kaj de ĝia retejo egalis al cedi al terorismo. En ĝia komunikaĵo la grupo akuzis kelkajn grupojn esti uzintaj aŭ menacintaj uzi kontraŭleĝajn rimedojn kontraŭ DPA, kaj ĝi citis la asocion Stop Pædofili Nu, kiu minacis ŝteli kaj publikigi la liston de membroj de la organizaĵo.[5] En decembro 2005 DPA estis kvitigita de la Enketa Komitato de la Dana Ministrejo pri Justico, kiu juĝis, ke la asocio estis laŭleĝa pro parollibereco.[6][7]

Celoj[redakti | redakti fonton]

En ĝia retejo, el kie ĝi disvastigas ĝian idearon, DPA esprimas tiel ĝiajn celojn kaj politikojn:[8]

  • Informi la socion, mildigante la antaŭjuĝojn, pri pedofilio, infana sekseco kaj romantikaj kaj seksaj rilatoj inter infanoj kaj plenkreskuloj.
  • Esti punkto de socia kontakto kaj reciproka apogo por homoj kun amaj, seksaj, leĝaj aŭ sociaj problemoj rilate al pedofilio.
  • Stimuli la debaton kaj opinian interŝanĝon pri la roloj, identeco kaj vivstilo de pedofiloj.
  • Disvolviĝi la senson de respondeco de la pedofiloj al la infanoj.
  • La asocio ankaŭ povas, se necese, okupiĝi pri aliaj celoj de naturo politikseksa rilate al infaneco.
  • La asocio povas organizi neniajn kontraŭleĝajn aktivaĵojn nek peri por tiaj aktivaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Santiago, Pablo. Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004, pp. 388-399. (hispane)
  2. Seneca, Karen. "Little girls turn me on". Ekstra Bladet (angle), 23-6-1996, p. 13.
  3. Flanagan, Russ. "'I'm tired of being forced into the shadows by society'" (angle). The Express-Times, 2004-02-22.
  4. Sex offenders without Borders (angle), 2009, p. 8. Save the Children.
  5. PRESSEMEDDELELSE: Pædofilgruppens hjemmeside genopstår - foreningen er fortsat lukket Arkivigite je 2012-10-16 per la retarkivo Wayback Machine (angle kaj dane). DPA.
  6. Dutch court outlaws pedophile association (angle). UT San Diego, 2012-06-27.
  7. Resumé af Rigsadvokatens redegørelse om muligheden for at søge Pædofilgruppen og DPA-Gruppe 04 opløst ved dom i henhold til grundlovens § 78 Arkivigite je 2013-09-26 per la retarkivo Wayback Machine, RA-2004-609-0028 (dane), 2005. DPA.
  8. What is Danish Pedophile Association? Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine (angle). DPA.