Dana krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dana Krono
Lando: Danio
subdivido: 1 krono = 100 øre
mallongigo: DKK
kurzo: 1 Eŭro = 7,4550 DKK (18-a de septembro 2007)

La dana krono estas la oficiala valuto de Danio kaj aldone en Gronlando kaj sur la insularo Ferooj - ambaŭ teritorioj laŭ la nuna stato (ankoraŭ) apartenas al Danio. Unu dana krono konsistas el 100 oeroj (øre).

La trilitera mallongigo de la valuto laŭ ISO 4217 estas DKK.

Pli-malpli proksima helpokalkulo por la valutokomparo estas la formulo:

4 EUR ≈ 30 DKK

Historio

la unuaj danaj monbiletoj produktiĝis en la vikinga komerca urbo Haithabu dum la 9-a jarcento

Jam dum la 9-a jarcento la unuaj danaj moneroj produktiĝis en la vikinga komerca urbo Haithabu en la hodiaŭa norda Germanio, proksime de la Balta Maro apud la nuna urbo Schleswig. Ĉirkaŭ la jaro 995 ekestis la unua monero kun bildo de la kapo de la dana reĝo Svend Tveskæg. Dum la sekvaj jarcentoj la valoro de la moneroj dependis laŭ la kvanto de arĝento, kiu konsistigis ilin.

Inter la jaroj 1713 kaj 1728 kadre de la Granda Nordia Milito produktiĝis la unuaj danaj monbiletoj. Ilia valoro tamen estis sub la oficiale indikita valoro, kaj ne eblis ilin interŝanĝi kun arĝentaj moneroj. Dum 1713 dum kvin monatoj presiĝis 120.000 monbiletoj, kies valoro, seria numero kaj subskribo manskribe aldoniĝis. Fine de la milito tiuj monbiletoj senvalidiĝis.

Dum la jaro 1737 fondiĝis la unua dana banko. Ĝi havis la unusolan rajton produkti monbiletojn. Dum la napoleonaj militoj ekzistis fazo de granda nestabileco, kio dum la jaro 1813 gvidis al bankroto de la ŝtato. Konsekvence dum la jaro 1818 kiel privata asocio fondiĝis la "Dana Nacia Banko" kun sia sidejo en Kopenhago. Nur dum 1936 la asocio iĝis memadministrata ŝtata institucio.

Ekde 1873 la valuto iĝis dekuma, kaj ekbaziĝis sur la metato oro, ne plu sur arĝento. Pro la skandinavia valutounio ĝis la jaro 1914 la dana krono ankaŭ validis en Norvegio kaj Svedio. La monbiletoj ĉiam pli graviĝis kaj la moneroj iĝis duarangaj pagiloj. Ĝis la komenco de la Unua Mondmilito (kaj poste ankoraŭ dum kvar jaroj inter 1927 kaj 1931) en la bankoj de Danio ĉiumomente eblis kontraŭ monbileto ekhavi la korespondan kvanton da oro.

Post valuta reformo de la jaro 1945 ĉiuj sekve produktitaj monbiletoj hodiaŭ ankoraŭ validas. Tre malnovaj monbiletoj tamen enkasiĝas de la bankoj, kiam ili pasas tra ili. La aktuala serio de monbiletoj ekvalidiĝis dum la jaro 1997.

Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo

La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo ekvalidis la 1-an de januaro 1999 kaj signifis la faktan enkondukon de la eŭro, kvankam dum tiu tago ankoraŭ ne cirkulis ajna eŭro-monero aŭ -monbileto ie ajn en Eŭropo. Ekde tiam naŭ aldonaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio inkluzive de Danio aliĝis al la interkonsento. Ĉiuj landoj krom Danio aŭ intertempe enkondukis la Eŭron kiel nacia valuto aŭ en la kazoj de Litovio kaj Latvio sekvos tuj post kiam la Eŭropa Centra Banko permesos tiun paŝon. Danio male aplikas la interkonsenton ĝis hodiaŭ kaj ne estas planoj enkonduki la eŭropan valuton enlande.

La ŝanga kurzo inter valutoj, kiuj partoprenas la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo, kaj la komuna valuto eŭro rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 15 procentoj, sed eblas fiksi malpli grandan procentaĵon: la kurzo inter la dana krono kaj la eŭro rajtas ŝanĝiĝi maksimume je 2,25 procentoj.

Moneroj

Ekzistas moneroj de 25 kaj 50 øre kaj 1, 2, 5, 10 kaj 20 kronoj.

Karakteriza por la moneroj de 1, 2 kaj 5 kronoj estas la centra truo, kiu antaŭ la nuna monera serio (cirkulanta ekde 1989) ekzistis nur en la arĝentokolora monero de 25 øre. La tutmonde relative malofta kutimo havi truojn en siaj moneroj, en Danio praktikiĝas ekde la jaro 1925.

Monbiletoj

Cirkulas pli ol 120 milionoj da monbiletoj en la valoroj de 50, 100, 200, 500 kaj 1000 kronoj.

La Ferooj havas proprajn monbiletojn, kiuj laŭ formato kaj valoro korespondas al la danaj.

En Gronlando uziĝas la danaj monbiletoj, kaj sekve informaj broŝuroj de la Dana Nacia Banko publikiĝas ankaŭ en la gronlanda lingvo. Dum aprilo 2006 la registaro de Danio tamen anoncis la planon produkti ankaŭ por Gronlando apartajn monbiletojn kiel por la Ferooj. Laŭ registaraj informoj la unuaj tiaj gronlandaj monbiletoj ekvalidas dum 2008.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda