Danao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri diversaj roluloj de la helena mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon 61 Danao.

Danao estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Danao, reĝo de Libio kaj Argolando[redakti | redakti fonton]

Danao (el la greka Δαναός, «dormanto») estis ĝemela frato de Egipto, do filo de Aĥiroo kaj Belo, reĝo de Egiptio[1]. Laŭ Eŭripido, fratoj liaj estis ankaŭ Cefeo kaj Fineo. La mito de Danao temas pri la fonda (aŭ re-fonda) legendo de Argo, unu el la ĉefaj mikenaj urboj en Peloponezo.

Belo asignis la gubernion de Libio al Danao, kaj tiun de Arabio al Egipto. Sed post la morto de Belo, Egipto ricevis ankaŭ la teban kronon, el kie li organizis militajn kampanjojn kontraŭ la melampodoj, danke al kiuj la regno kiun li nomigis fine okupis grandan parton de la tiam konata Afriko kaj Mezoriento. Tio okazigis konflikton kaj malamon inter ambaŭ fratoj.

Danao en Argolando[redakti | redakti fonton]

La danaidinoj, laŭ John William Waterhouse, 1903. La filinoj de Danao ricevis punon en Tartaro pro murdi ĉiujn la filojn de Egipto, krom unu.

Kun diversaj virinoj (najadoj, hamadriadoj, princinoj el Elefantino, Memfiso kaj Etiopio inter aliaj) Danao iĝis patro de kvindek filinoj, konataj kiel la Danaidinoj. Same okazis al sia frato Egipto, kiu estis patro de kvindek filoj, la Egiptidoj. [2]. Tuj post la morto de Belo kaj la komenco de la konflikto, Egipto proponis respektivajn nuptojn inter sia idaro kaj tiu de Danao. Sed tiu lasta malfidis je sia frato, ĉefe post konsulti orakolon kiu certigis lian timon, kaj pro tio li konstruis ŝipon kun la helpo de Ateno (Danao estis la unua homo kiu konstruis dupruan ŝipon) kaj forfuĝis, akompanata de sia idaro, el Libio[3].

Ili unue atingis la insulon Rodiso, kie Danao dediĉis skulptaĵon al Ateno en templo starigita de siaj filinoj. Tri el ili forpasis dume, kaj pro tio la ĉefaj urboj de la insulo (Lindo, Jaliso kaj Kamiro) ricevis iliajn nomojn[4]. El Rodiso, la ekspedicio translokiĝis al Peloponezo. Ili elŝipiĝis proksime de Lerno, kie Danao pledis por sia rajto heredi la tronon de Argo. La tiama reĝo, Pelasgo[5]Gelanoro, kompreneble primokis lin, sed la loĝantaro de Argo kunvenis kaj decidis respondi al Danao la sekvan tagon. Tiunokte, lupo venis el la montaro kaj mortigis la ĉefan bovon de la urbo. La argolandanoj konsideris tion aŭguro pri ke Danao atingos la povon perforte se ili ne agnoskus lian rajton reĝi, do ili konvinkis Gelanoron abdiki pace.

Tiamaniere, Danao akiris la kronon de siaj antaŭloj kaj iĝis tiel pova, ke de tiam la pelasgoj en la tuta Grekio mem nomiĝis «danaidoj». Li supozis ke la lupo estis aliformita Apolono, kaj dankeme konstruis la templon dediĉitan al Lupa Apolono, en Argo. Li ankaŭ konstruis la citadelon de ĉi tiu urbo, kien la danaidinoj enkondukis la mistera kultado al Demetro, la tesmoforioj, origina el Egiptio[6].

La situacio kiun Danao trovis en Argolando estis terura. Pozidono ofendiĝis pro tio, ke la rivero Inaĥo dediĉis la landon al Hero, do li sekigis ĉiun riveron kaj rojon en la tuta regiono. La nova reĝo sendis siajn filinojn serĉi akvon, ordonante al ili klopodi malĉagrenigi la maran dion iel ajn. Unu el ili, Amimono, estis atakita de satiruso, kiu klopodis seksperforti ŝin. Respondante ŝian help-krion, Pozidono venis kaj ĵetis sian armilon al la atakanto, malsukcese, tial kial la satiruso sukcesis ekskapi, kaj la tridento trafis rokon. Dankeme, kaj obeante sian patron, Amimono akceptis la seks-proponon de la dio, kiu kompensis ŝin tiamaniere: kiam Pozidono reprenis sian tridenton, el la truoj de la roko spruĉis triflua fonto, nomita Amimono de tiam. Ĝi generas la riveron Lerno, kaj estas la sola akvofluo en la regiono kiu ne sekiĝas dumsomere[7]. Ĝuste tie, sed multajn jarojn poste, Eĥidno naskis la fifaman Hidron, kiu teruris tra tiu kamparo.

Murdo de la egiptidoj[redakti | redakti fonton]

Tamen, Egipto ne forgesis sian fraton, kaj sendis siajn filojn al Argolando. Ili proponis aliancon inter ambaŭ regnoj, sed kaŝis iliajn verajn venĝemajn intencojn. Laŭ ili, la plej efika maniero tion plenumi estus edniniĝi al la filinoj de Danao, do ili sieĝis la urbon ĝis kiam Danao akceptos ilian proponon. Tamen, kaj malgraŭ ilia afrika deveno, skolio pri Hekuba , de Eŭripido[8] rakontas la aferon tute male: ĝi lokigas la ĝemelojn Egipto kaj Danao en Argolando, el kie oni ekzilis Egipton al la lando kiu de tiam ricevis lian nomon.

La danaidinoj murdante siajn edzojn. Miniaturo de la verkoj de Ovidio (1496-98.

Danao, kiu daŭre malfidis siajn nevojn, rifuzis kontraŭbatali, pro la bono de la loĝantaro de sia nova regno (kvankam la danaidinoj elpensis la manieron fari putojn, soifo minacis Argon), kaj asignis siajn filinojn al la egiptidoj, laŭ la soci-nivelo de ilia patrino, simileco de la nomoj aŭ per lotado[9]. Tamen, dum la nuptofesto li donis al ĉiu danaidino ponardon aŭ pinglon, kiujn ili kaŝigis en la hararo. Danao ordonis siajn filinojn murdi iliajn respektivajn novajn edzojn ĝuste tiu-nokte, ĉar li prave antaŭvidis ke la egiptidoj havis saman intencon. Kvardek naŭ filine obeis lin, sed Hipermnestro («tre kaĵolata») rifuzis tion fari pro tio ke sia edzo, Linceo, konsentis ŝian deziron resti virge. Nur la ĝustatempa interveno de la diino Afrodito savis la malobeeman danaidinon, kaj danke al tio Linceo kaj Hipermnestro fondis la dinastion kiu poste reĝis Argolandon, la Danaidan dinastion.

La danaidinoj subterigis la kapojn de iliaj edzoj en Lerno (pro tio spruĉis tie multnombre kapa monstro tie, la Hidro), kaj la korpojn ekster la urbo. Zeŭso ordonis Atenon kaj Hermeson senpekigi ilin, laŭ Paŭzanio, kiu priskribis la monumenton starigita sur la loko kie oni subterigis la kapojn de la egiptidoj, survoje al Lariso[10]. Danao edzinigis ilin al la venkintoj de atletisma konkuro, inter ili du filoj de Aĥeo. Pro tio, en la Iliado, oni nomas la grekojn ĉu Danaidoj ĉu Aĥeoj, ĉar la plimulto el la grekaj princoj devenis el tiu dinastio.

Laŭ Higeno la historio iom varias[11]. Laŭ li, Egipto planis murdi la danaidinojn, kaj akiri tiel la heredaĵon de Danao. Kiam tiu lasta eksciis pri tio, li forfuĝis kun sia idaro al Argo. Egipto sendis siajn filon sekvi kaj venki Danaon, do la egiptidoj sieĝis Argon. Nur pro antaŭvido de certa malvenko, Danao ofertis la nuptojn al siaj filinoj, kaj tiel savis la vivojn de siaj regatoj.

Mortoj de Danao kaj Egipto[redakti | redakti fonton]

Abaso estis la unua homo kiu informis la ceterajn pri la morto de Danao. Laŭ kelkaj versioj, Linceo mortigis Danaon venĝeme pro la murdo de siaj fratoj, kaj intencis fari same al la danajdino, malsukcese nur pro la interveno de la argolandanoj. Tamen, la filinoj de Danao ricevis kruelan punon en Tartaro: oni devigis ilin sencese klopodi plenigi tinon per akvo transportita per truitaj kruĉoj, neebla celo kiu eterne suferigas la princinojn. La okazintaĵoj de Danao kaj siaj filinoj, kaj la kialo pro kiu ili rifuzis iliajn edzojn, iĝas la ĉefa intrigo de la teatraĵo de Esĥilo Petegantinoj.

Tradicio en Patraso (Aĥeo), asertis ke ankaŭ Egipto venis al Peloponezo, kaj mortis pro malĝojo en Aroe, tuj post scii pri la morto de sia idaro. La templo de Serapiso en Patraso enhavis monumenton dediĉitan al Egipto[12]. Jozefo Flavio, en sia klopodo historiigi tiun miton, identigas Egipton kaj Danaon al la fratoj Setosis (dudeka reĝo de Egiptio) kaj Armaiso[13].


Partneroj kaj idaro laŭ Apolodoro[14]
Pierio Herso Eŭropo Etiopia virino Polikso Hamadriado Krino Memfiso Elefantiso
La danaidinoj, laŭ Higeno[2]
Nekonatulino


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Libio Poste:
Belo (Tebo) Danao Egipto
Antaŭe: Mitaj reĝoj de Argolando Poste:
Gelanoro Danao Linceo

Danao, filino de Akrisio[redakti | redakti fonton]

Danao ricevas la oran pluvon, laŭ Tiziano.

Laŭ la helena mitologio, Danao (el la greka Δανάη, «soifanta» aŭ «bruligita») estis pranepino de la rolulo antaŭe priskribita, kaj la sola filino de Eŭridiko (filino de Lakedemono) aŭ Aganipo, kaj Akrisio, reĝo de Argolando (okcidente de Arkadio, en Peloponezo). Laŭ ordono de la antaŭa reĝo, la forpasinta Abaso, Akrisio kaj sia frato Proito devis regi kune la landon, sinsekve ĉiu jare. Sed post lia komenca jaro, Akrisio rifuzis transdoni la tronon al sia frato, akre malamata de li eĉ antaŭ ilia naskiĝo.

Tiu malamo inter la du fratoj iĝis eĉ pli profunda kiam Akrisio malkovris sekretan am-rilaton inter Proito kaj Danao[15]. Orakolo aŭguris ke li neniam havos viran filon, kaj ke nepo lia mortigos lin. Pro tio li unue izoligis Danaon, kaj post ŝia afero kun Proito malliberigis ŝin en alta bronza turo aŭ subtera ĉelo, kvatata de sovaĝaj hundoj. Tamen, tio ne malebligis la ĉiopovan Zeŭson eniri la ĉambron, aliformite en oran pluvon, kaj seksumi la princinon. El tiu am-afero naskiĝis Perseo, unu el la ĉefaj herooj en la helena mitologio, kvankam Servio asertas ke la vera patro de tiu heroo estis lia onklo Proito, tiama reĝo de Tirinto.

Danao kaj la orpluvo, 450 a.K..

Danao en Serifo[redakti | redakti fonton]

Akrisio koleriĝis, kaj ne kredis ke la dia reĝo estis la respondeculo (li ankoraŭ suspektis je sia frato Proito). Tamen, dubo malkuraĝigis lin mortigi siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kiun li ĵetis en la maron. La dio savis sian amantinon kaj filon, kaj direktigis la keston al la insulo Serifo, unu el la Cikladoj en la Egea Maro. Tie, la fiŝkaptisto Diktiso kaptis ĝin en sia reto, ĝustatempe malfermis ĝin kaj trovis Danaon kaj Perseon ankoraŭ vivante. Pro timo, kaj pro tio ke li estis tre malriĉa homo, Diktiso portis la ĵustrovitojn al la palaco de sia frato Polidekto, reĝo de la insulo. Tie Perseo pasigis sian infanaĝon, sed neniam sentis sin komforte, pro tio ke Polidekto ĉiam klopodis allogi Danaon kaj konsideris ŝian filon nur obstaklo[16].

La situacio iĝis pli kaj pli streĉa kaj kvereloj inter Perseo kaj la reĝo oftis. Do, por liberigi sin de tiu malhelpo, Polidekto elpensis strategion: li anoncis ke li klopodos svati la princinon Hipodamion, filino de Pelopso. Por tion plenumi (ŝajne), li postulis al ĉiu loĝanto de la insulo unu ĉevalon, kiel donaco por la patro de la fiancino. Perseo havis nenion, sed li plenespere promesis al Polidekto ĉion ajn kiun li petus, se li decidos edziĝi al Hipodamio anstataŭ al Danao. Kompreneble, la reĝo profitis tiun ŝancon kaj petis lin ion neeblan kaj danĝeran, kiu malproksimiĝos la heroon eble por ĉiam: la kapon de la gorgono Meduzo, kiu ŝtonigis ĉiujn, kiujn ĝi rigardis[17].

Danao kaj Perseo albordiĝas en Serifo, laŭ John William Waterhouse (1892).

Kelkaj jaroj pasis, kaj dum Danao suferadis la obsedan ĝenadon fare de Polidekto kaj ploradis la mankon de sia filo, Perseo ĉefrolis por ĉiam famajn adventurojn: kun la helpo de la gedioj Hermeso kaj Ateno li sukcesis mortigi la monstran Meduzon, kaj survoje hejmen li liberigis la etiopian princinon Andromedo, al kiu li edziĝis post milito kontraŭ ŝia familio. Li revenis ĝustatempe al Serifo, ĉar post lia foriro Polidekto sentis sin libere por rekte devigi Danaon edziniĝi al si. Ŝi evitis tiun destinon pro la helpo de Diktiso, kiu kaŝigis ŝin en templo. Do, Perseo eniris la palacon de Polidekto kaj ŝtonigis lin kaj lian akompanantaron per la terura rigardo de la gorgono. Oni ankoraŭ montras strangajn rokegojn, kiel rezulto de la ŝtonigo de Polidekto kaj liaj amikoj.

Reveno al Argo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Polidekto, Perseo kronigis Diktison kiel reĝo de la insulo kaj enŝipiĝis kune kun sia patrino kaj kelkaj ciklopoj, celante Argon. Post scii pri lia tuja alveno, Akrisio forfuĝis al Lariso, do Perseo ne sukcesis trovi lin. Tamen, oni hazarde invitis la heroon partopreni la funebrajn ludojn honore al patro de Teŭtamido, ĝuste en Lariso. La vento kaj la volo de la gedioj faris la diskon ĵetitan de Perseo devojiĝi kaj trafi la piedon de Akrisio, kiu mortis pro tiu vundo. Do la orakolo finfine plenumiĝis[18]. Honteme, Perseo ne revenis al Argo, sia origina urbo, kaj translokiĝis al Tirinto. Do, patrino kaj filo ne niam plu renkontiĝos, ĉar Danao restis en Argo akompanata de sia patriino Euridico.

Alternativa versio[redakti | redakti fonton]

  • Ovidio rakontas en siaj Metamorfozoj alternativan version: laŭ li, Polidekto sukcesis edziĝi al Danao, kaj patre vartis Perseon ĉe la templo de Ateno en Serifo. Sciante tion, Akrisio vojaĝis tien, por mortigi sian nepon kaj eviti tiel sian destinon, sed la interveno de Polidekto savis la infanon kaj ambaŭ solene promesis ne ataki unu la alian. Stormo devigis Akrisio resti en la insulo multe da tempo, kaj dume Polidekto mortis. Estis ĝuste en liaj funebraj ludoj kiam Perseo ĵetis la diskon, kiu trafis la kapon de Akrisio kaj mortigis lin[19].
  • Itala versio rakontas ke la kestego kien Akrisio enmetis siajn filinon kaj nepon ne alvenis al Serifo, sed al latia marbordo. Tie, Danao edziniĝis al Pilumno, kaj fondis la urbon Ardea.

La asteroido 61 Danao ricevis sian nomon de ĉi tiu princino.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Argolanda genealogio laŭ la Helena mitologio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Krono
 
Reo
 
Oceano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Memfiso
 
 
Libio
 
Pozidono
 
 
 
Nilo
 
Inaĥo
 
Melio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Belo
 
Agenoro
 
 
 
Telefaso
 
 
Foroneo
 
Io
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kadmo
 
Kilikso
 
Eŭropo
 
Fenikso
 
Aĥiroo
 
 
 
Epafo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Harmonio
 
 
Danao
 
Egipto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Polidoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Agavo
 
 
Hipermnestro
 
Linkeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aŭtonoo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ino
 
 
 
 
Abaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Semelo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Akrisio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Danao
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perseo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭaj, Danao estis la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Soldato en la armeo de la Sep kontraŭ Tebo[20],
  2. La patro de Argo, unu el la argonaŭtoj[21].
  3. La patro de Foko, partoprenanto de la Troja milito, en la aĥea flanko[22].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 382.1155.
  2. 2,0 2,1 Higeno. Fabloj, 170.
  3. Eustacio. Pri Homero, 37.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
  5. Eponimo de la aŭtoktona tribo, ĉi tie prezentitaj kiel antaŭ-helenaj.
  6. Plutarko. Pri la malico de Herodoto, 13.
  7. Higeno. Fabloj, 169.
  8. Skolio pri Hekuba, de Eŭripido, 886.
  9. Strabo. 8.6.9.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.24.3.
  11. Higeno. Fabloj, 168.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.21.6.
  13. Jozefo Flavio. Kontraŭ Apiono.
  14. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  15. Servio. Pri la Eneido de Vergilio, 3.286.
  16. Higeno. Fabloj, 63.
  17. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.2.
  18. Skolio pri Oresto de Eŭripido, 953.
  19. Ovidio. Metamorfozoj, 5.236-41.
  20. Statio. Pri Tebo, 10.315.
  21. Higeno. Fabloj, 14.
  22. Higeno. Fabloj, 97.