Dancejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancosalono.

Dancejodancosalono estas granda salono ene de konstruaĵo, kies celo estas okazigi kaj permesi formalajn dancojn nome simple dancoj.

Tradicie, majoritato de formalaj dancoj okazis en privataj rezidejo; multaj domegoj kaj palacoj enhavas tiele unu aŭ pliajn dancosalonojn. En aliaj grandaj domoj, ampleksa ĉambro kia laborejo, galerio aŭ halo povas funkcii ankaŭ kiel dancosalono. Ĉefa nepraĵo kiun devas havi bona dancosalono estas bone nivelita planko.

La dancosalonoj estas ĝenerale ampleksaj kaj povas havi tegmentojn pli altajn ol tiuj de aliaj ĉambroj en la sama konstruaĵo. Pro sia grando, ili devas havi povan lumilaron ĉu per grandaj salonlampoj aŭ per murlampo kaj kandelabroj situantaj ĉe la flankoj. La salonoj disponas el ampleksa centra spaco ĉirkaŭata de mebloj sur kiuj ripozi aŭ loki trinkaĵojn. La orkestro kutime lokiĝas en pinto de la salono.

En la aktualo, la plej frekventataj dancoj okazas preskaŭ ĉiam en publikaj konstruaĵoj, pro kio ankaŭ multaj hoteloj havas dancosalonon kie okzas nuptoj kaj aliaj sociaj eventoj. La dancosalonoj estas dezajnitaj ankaŭ por helpi la sonon de la orkestroj trapasi la tutan ĉambron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]