Dancoj de Universala Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dancoj de Universala Paco (DUP) estas spirita praktiko de nordamerika sufiisma deveno en kiu oni kombinas ĉantojn (kantadon de sanktaj frazoj el diversaj religioj de la mondo) kun dancado, kirliĝado kaj diversaj movoj [1]. Pere de ili oni intencas levi la konscion kaj antaŭenigi pacon inter diversaj religioj laŭ deklarita celo [2].

Dancoj en multaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Dancoj de Universala Paco
Dancoj de Universala Paco

Kvin ĝis 500 dancantoj staras en cirklo ofte ĉirkaŭ gvidanto kaj muzikistoj, kun akustikaj instrumentoj, en la centro. Ĉiuj dancoj estas partoprenigaj kaj spmekti ilin estas iom malkuraĝigita ĉar ĝojo estas la celo, ne teknika prezento de specifaj dancopaŝoj aŭ formoj.[3][4] Dancoj estas faciligitaj de dancgvidanto ofte ludante tamburon, gitaron, fluton aŭ alian kordinstrumenton. Tekste la dancoj pruntas inspiron de poezio, citaĵoj kaj ĉantoj kiuj estas kantataj dum la danco estas prezentata.[5] Ĉantoj estas ofte sanktaj frazoj transmetitaj al tradiciaj, nuntempaj aŭ foje improvizitaj melodioj. Larĝa gamo de lingvoj estas intence utiligataj inkluzive de la araba, aramea, angla, havaja, hebrea, persa kaj sanskrita [3]. Dancovarbantoj uzas diversajn religiajn praktikojn, ĉantojn kaj lingvojn por montri kiel ĝojo vivas ĉe la koro de ĉiu unuopa religio inter ĉiuj aliaj religioj. Dancogvidantoj emas kredi ke eblas antaŭenigi pacon spertante la saman 'komunan ĝojon' tra diversaj dancaopaŝoj, ĉantoj kaj lingvoj [5].

Ĉe la Dancoj de Universala Paco la emfazo kuŝas sur la partopreno sendepende de ies kapableco, talento. Dancoj de Universala Paco estas preskaŭ neniam prezentitaj antaŭ spektantaro. Dancantoj de ĉiuj niveloj, inkluzive de infanoj, kapablas kundanci. Ĉiu danco estas instruata de komenca nivelo ĉe ĉiu renkontiĝo. Tiele dancoj kaj dancado estas vidataj kiel ŝanco evoluigi la spiritan konscion de la partoprenantoj, la manan, okulan, korpan kunordigon kaj la kompetentecon rilati harmonie kun aliaj homoj pere de danco. Multaj dancoj estas koreografiitaj kaj movoj, paŝoj kaj gestoj instigas dancantojn esplori la pli profundajn mistikajn signifojn de la danco.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Dancoj de Universala Paco estis unue formulitaj en la malfruaj 1960aj jaroj fare de Samuel L. Lewis (Sufiisto Ahmed Murad Chisti) kaj ekestis en Kalifornio [7] [8]. La originalaj dancoj estis forte influitaj de spiritaj interrilatoj de Samuel Lewis kun Ruth St. Denis, moderna danca pioniro [9][10] kaj Hazrat Inayat Khan, sufiisma majstro. La influo sur la dancoj de sufiismaj praktikoj kiel la turniĝantaj derviŝoj estas evidenta, kvankam Samuel Lewis estis ankaŭ zen-majstro kiu baziĝis sin sur la instruoj de diversaj religiaj kaj spiritaj tradicioj [3].

La dancoj estis originale prezentitaj ĉe tendaroj kaj renkontiĝoj kun klara ligo al alternativa kulturo kiel nova epoko, sed pli kaj pli oni proponis ilin ankaŭ en diversaj lokoj de adorado, lernejoj, altlernejoj, karceroj, tutecaj sancentroj kaj loĝdomoj por personoj kun specialaj bezonoj.[11] La terapiaj uzoj de la Dancoj de Universala Paco samkiel la piediraj meditoj disvolvitaj de Samuel Lewis ankaŭ estis esploritaj en diversaj situacioj.[12] La Dancoj kondukis al tutmonda movado danke al la laboro de la Internacia Reto por la Dancoj de Universala Paco, fondita en 1982[13] fare de Neil Douglas-Klotz kaj Tasnim Fernandez, instruistoj en la Sufiisma Ruhaniat Internacio kaj Sufiisma Ordo Internaciarespektive. Ambaŭ estis daŭre eminentaj eksponentoj de la Dancoj kaj de la dancokreadoj de Douglas-Klotz en kiu oni uzas la arameajn vortojn de Jesuo kaj al kiuj aliĝis multaj alternativaj kaj ĉeftendencajn religiajn grupojn[14] [15]. La Reto havas membrojn en 28 landoj.[16]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Segner, Dance for Peace at the UUCC, eNews Park Forest, 9 September 2008.
  2. Unitarian Universalist Association, Religious Education Curricula, The Cultural Connection. Arkivigite je 2009-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 Cornell, Vincent J. (2007). Omid Safi, ed. Voices of Islam: Voices of change (voĉoj de Islamo : Voĉoj de ŝanĝo). Greenwood Publishing Group. p. 181. ISBN 0-275-98737-X.
  4. Westerlund, David (2004). Sufism in Europe and North America (Sufiismo en Eŭropo kaj Nordameriko). Eld. Routledge. p. 50. ISBN 0-415-32591-9.
  5. 5,0 5,1 Stoehr, How to reclaim the historic role of art in expressing spirituality, Arkivigite je 2016-08-22 per la retarkivo Wayback Machine Charleston City Paper, August 13, 2008.
  6. Potter, Richard N. (2004). "11". Authentic Spirituality: The Direct Path to Consciousness (Aŭtenta spiritualismo : la rekta pado al konscio). Eld. Llewellyn Worldwide. p. 158. ISBN 0-7387-0442-3.
  7. Douglas-Klotz, Neil. (1990)"We Circle Around: A Short History of the Dances" (Ni ĉirkaŭiras; mallonga historio de la dancoj) en :Lexis, Amuel L. et al., Spiritual Dance and Walk: An Introduction (Spirita Danco kaj Promenado. Enkonduko). Seattle, WA:PeaceWorks, pp17-24
  8. Jablonksi, Moineddin. (1990). The Early Days of the Dances" en Lewis, Samuel L. et al., Spiritual Dance and Walk: An Introduction. Seattle:PeaceWorks. pp 25-31
  9. Douglas-Klotz, Neil. (1990). " Ruth St Denis: Sacred Dance Explorations in America" (Ruth St Denis : sakrala dancesploroj en Usono) en: Cappadona, Diane and Doug Adams: Dance as Religious Studies. New York: Crossroad. 109-117
  10. Miller. Kamae A., eld. (1997). Wisdom Comes Dancing: Selected Writings of Ruth St. Denis on Dance, Spirituality and the Body (Saĝeco venas Dancante: selektitaj verkaĵoj de Ruth St. Denis pri Danco, Spiriteco kaj la Korpo) . Seatlo: PeaceWorks.
  11. The Unitarian Universalist Association (UUA) uses the DUP songbook, Important Resources, Arkivigite je 2009-09-04 per la retarkivo Wayback Machine in its religious curricula.
  12. Douglas-Klotz, Neil. (2003). "The Key in the Dark: Transformation in the Sufi Tradition" (La ŝlosilo en la Mallumo: transformado en la sufiisma tradicio) en: Mijares, Sharon G., eld., Modern Psychology and Ancient Wisdom: Psychological Healing Practices from the World's Religious Traditions (moderna psikologio kaj antikva saĝeco:psikologiaj sanigaj praktikoj de la religiaj tradicioj en la mondo) . New York: Harworth Press. 149-174.
  13. Lewis, Samuel L. (1990) Spiritual Dance and Walk (1st ed). PeaceWorks International Network for the Dances of Universal Peace. p. 16. ISBN 0915424134
  14. Meyer. Wali Ali. (2001). "A Sunrise in the West: Hazrat Inayat Khan's Legacy in Kalifornio" (Sunleviĝo en la Okcidento: la heredaĵo de Hazrat Inayat Khan en Kalifornio) en : Khan, Zia Inayat, eld., Pearl in Wine: Essays on the Life, Music and Sufism of Hazrat Inayat Khan. New Lebanon, NY: Omega. pp. 430-431.
  15. Reed, Elilsabeth A. (2007). Abwoon Circles: Starting a Local Group. Columbus, Ohio: Open heart Publishing. ISBN 9781424334223.
  16. Dances of Universal Peace International Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine (Dancoj de Universala Paco Internacia).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]