Dandapani Jayakanthan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dandapani Jayakanthan
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1934 (1934-04-24)
en Kaddalor
Morto 8-an de aprilo 2015 (2015-04-08) (80-jaraĝa)
en Ĉenajo
Lingvoj tamila vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Puthiya Vaarpugal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dandapani JAYAKANTHAN [dandapani ĝajakantan], ankaŭ literumata Jayakantan kaj Jeyakantan (naskiĝis la 24-an de aprilo 1934 en Kaddalor, Tamilnado, Barato) estas plurfaceta verkisto — ne nur romanisto kaj novelisto (pro kiuj oni konsideras lin inter la plej bonaj verkistoj aktualaj), sed ankaŭ eseisto, ĵurnalisto, reĝisoro, kaj kritikisto en la tamila lingvo. Rimarkindas, ke li havis nur 5 jarojn da formala, lerneja edukado.

Forkurante de sia hejmo, la 12-jara Jayakanthan iris al hejmo de onklo, de kiu li unue lernis pri la komunismo. Poste, alvenante al Ĉenajo (urbo tiam konata kiel Madraso), li eklaboris en la presejo de Ĝanaŝakti, la revuo de la Barata Komunista partio, kaj vendis la revuon surstrate dum vesperoj.

Li ekverkadis en la fruaj 1950-aj jaroj, kaj rapide iĝis unu el la plej konataj verkistoj tamilaj. Kvankam li konservis ideologie maldekstran vidpunkton pro la longa rilato kun la politika maldekstro, li rifuzis resti membro de la partio, kaj iris pli centren politike al la partio Congress (kaŭngres).

Krom ĉ. 40 romanoj, li ankaŭ verkis multajn novelojn, duvoluman aŭtobiografion kaj ankaŭ tamiligis biografion de Gandhi verkitan en la franca de Romain Rolland.

Pro siaj verkoj, kiuj „pliriĉigis la altajn tradiciojn de la tamila literaturo“ kaj sia „profunda kaj sentema kompreno de la kompleksa homa naturo“ li gajnis la premion Gjanpith de 2002, kiu estas la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]