Daniel-François-Esprit Auber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel-François-Esprit Auber

Daniel-François-Esprit AUBER (* 29-an de januaro 1782 en Caen; † 12-an de majo 1871 en Parizo) estis franca komponisto.

Auber unue sekvis laŭ la volo de siaj gepatroj edukadon kiel komercisto en Londono. Kiam li en 1803 revenisal Parizo, Luigi Cherubini kuraĝigis lin komponi muzikon por la scenejo. La trarompon li atingis en 1820 per sia opero La bergère châtelaine (La ŝafistino kiel nobelulino). En la jaro 1842 Auber fariĝis direktoro de la Conservatoire de Paris kaj finfine en 1857 imperiestra orkestrestro. Auber mortis en la aĝo de 89 jaroj en Parizo. Li estas enterigita sur la tombejo Père-Lachaise.

Verkoj (elektaĵo)

Operoj

  • Le Macon, 1825
  • La muette de Portici (La mutulino de Portici), 1828
  • La fiancée, 1829
  • Fra Diavolo, ou L'hôtellerie de Terracine (Fra Diavolo aŭ La gastejo de Terracina), 1830
  • Gustave III, ou Le bal masqué, 1833
  • Lestocq, ou L'intrigue et l'amour, 1834
  • Le cheval de bronze, 1835
  • L'ambassadrice, 1836
  • Le domino noir (La nigra Domino), 1837
  • Le lac des fées, 1839
  • Les diamants de la couronne (La krondiamantoj), 1841
  • Haydée, ou Le secrét, 1847
  • Marco Spada, 1853
  • Manon Lescaut, 1856
  • La fiancée du Roi de Garbe, 1864

Literaturo

  • Adolph Kohut: Auber. Reclam, Lepsiko 1895.
  • Charles Malherbe: Auber, biographie critique. Laurens, Parizo 1911.
  • Herbert Schneider: Chronologisch-thematisches Verzeichnis sämtlicher Werke von Daniel François Esprit Auber (AWV). Olms, Hildesheim 1994 ISBN 3-487-09866-0.

Vidu ankaŭ

Auber estas nomdonanto de la rue Auber en Parizo, kiu ligas la place de l’Opéra kun la rue du Havre, kaj estas fama precipe pro la stacidomo Auber de la linio A de la regiona fervojtrafiko.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Daniel-François-Esprit Auber en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke Listo de liaj operoj