Daniel Adam z Veleslavína

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Adam z Veleslavína
Daniel Adam z Veleslavína - desegnaĵo de Jan Vilímek
Daniel Adam z Veleslavína - desegnaĵo de Jan Vilímek
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1546 (1546-08-31)
en Prago
Morto 18-an de oktobro 1599 (1599-10-18) (53-jaraĝa)
en Prago,  Ĉeĥio
Lingvoj ĉeĥalatinagermanamoderna greka
Ŝtataneco Bohemio
Alma mater Universitato de Karolo
Parencoj Jiří Melantrich
Okupo
Okupo verkisto • vortaristo • lingvistopedagogo • universitata instruisto • tradukistofilozofo • book printer • eldonisto • historiisto • bohemicist • humanisto
Verkoj Q12027716
Q119142274
vdr

Daniel ADAM z Veleslavína (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1546 en Prago - mortis la 18-an de oktobro 1599 en Prago) estis ĉeĥa humanisto, libropresisto, tradukisto kaj organizanto de la literatura vivo en Bohemio. Li estis bofilo kaj daŭriganto de Jiří Melantrich. Malgraŭ tio, ke li estas aŭtoro de unusola origina verko (Kalendář historický - Historia kalendaro), la tuta periodo de la ĉeĥa literaturo, en kiu li vivis kaj verkis, estas nomata laŭ li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenis el la praga urbana familio, studis en la praga universitato, en 1569 akiris tie titolon de majstro kaj prelegis pri historio. Post geedziĝo kun filino de la elstara praga presisto Jiří Melantrich en 1576 li eklaboris en la entrepreno de sia bopatro. Baldaŭ li fariĝis tie ĉefo kaj ekde 1586 ankaŭ ĝia heredinto kaj ĉefposedanto.

Kiel presisto kaj eldonisto li koncentris ĉirkaŭ si vicon da kunlaborantoj, kun kiuj li faris multan meritan laboron pri disvastigo de klereco kaj altigo de morala kaj nacia sentado de la socio kaj de la ĉeĥa lingvo. La tiel nomata ĉeĥa lingvo de Veleslavín fariĝis bazo de la moderna ĉeĥa literatura lingvo.

Li eldonadis precipe populare-sciencajn verkojn (pri historio, juro, medicino, socio) kaj librojn religiajn-moralajn, sed ankaŭ vortarojn kaj lingvolernolibrojn. Multajn el siaj eldonaĵoj li mem tradukis aŭ lingve adaptis. Krome li estis la unua eldonando de muziknotaj materialoj.

Libroj eldonitaj en la presejo de Adam el Veleslavín elstaris pro bonega ĉeĥa lingvo kaj eksterordinare bela tipografia aranĝo. Tial laŭmerite li estas nomata „prega ĉefpresisto“.

titolpaĝo de la Historia kalendaro (1578)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Kalendář historický (Historia kalendaro, 1576)
  • Kroniky dvě o založení České země (Du kronikoj pri fondo de la Bohemia lando) - kolektiva verko, kiun Adam adaptis kaj verkisantaŭparolon al ĝi

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

pli grava ol lia verkista aktiveco:

  • Bible kralická (Biblio de Kralice) en 6 volumoj, ekde 1579
  • Mathiolliho herbář (Atlaso de kuracplantoj de Mattioli)
  • Silva quadrilinguis (Riĉeco de la kvar lingvoj, 1598) - vortaroj de la latina, greka, ĉeĥa kaj germana lingvoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BARTOŠ, Josef - KOVÁŘOVÁ, Stanislava - TRAPL, Miloš: Osobnosti českých dějin. Olomouc : ALDA, 1995. ISBN 80-85600-39-0. Kapitola Adam z Veleslavína, Daniel, s. 4.
  • Památník Danieli Adamu z Veleslavína. Praha : Gremium knihkupců pražských, 1899.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]