Daniel Bahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daniel Bahr en major 2012

Daniel Bahr estas germana politikisto. Li naskiĝis la 4-an de novembro 1976(nun 1976-11-04) en Lahnstein, do nun estas 38-jara. Daniel Bahr reprezentas la bavaran liberalisman partion FDP, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

Ekde la 12-a de majo 2011 Daniel Bahr estas ministro pri sano en la registaro de Germanio. En tiu funkcio li sekvis la sampartian politikiston Philipp Rösler, kiu estis vokita transpreni la postenon de ministro pri ekonomio kaj teknologio en tiu registaro. Antaŭ la ministriĝo, Daniel Bahr jam de oktobro 2009 estis parlamenta ŝtatsekretario en la ministerio pri sano, ekde kiam Rhilipp Rösler estis ministro, do jam havis pozicion kompareblan al "vicministro".