Daniel Barenboim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Barenboim en vieno, 2008

Daniel BARENBOIM, hebree דניאל בארנבוים (naskiĝinta la 15-an de novembro 1942 en Bonaero, Argentino) estas argentina-israela-hispana-palestina pianisto kaj kaj orkestrestro. Li ricevis multajn distingojn kaj honoradojn, inkluzive la Federacian Meritkrucon de Germanujo.

Vivo kaj verkado

En 1950 Barenboim unuafoje prezentis koncerton en Bonaero. En 1975 li fariĝis posteulo de Georg Solti kiel ĉefdirektisto de la Orkestro de Parizo. Ekde 1991 ĝis 2006 li estis ĉefdirektisto de la Ĉikaga Simfonia Orkestro, ekde 1992 li estas arta direktisto kaj muzikdirektoro de la Ŝtata Operejo Unter den Linden en Berlino. Julion de 2011 la berlina senatkancelario sciigis, ke Barenboim daŭrigis sian kontrakton por pluaj dek jaroj ĝis fine de julio 2022.[1]

Ekde 1981 ĝis 1999 estis orkestrestro Barenboim de la festivalo de Bayreuth, kie li direktis Tristan und Isolde, Die Meistersinger von Nürnberg, Parsifal kaj la verkkvaropon Der Ring des Nibelungen. Ekde 2006 ĝis 2011 Barenboim estis ĉefa gastorkestrestro de la Teatro alla Scala je Milano kaj ricevis tie poste la postenon de la muzika direktisto de la operejo.

Ekde junio de 1967 ĝis ŝia morto 1987 Barenboim estis geedziĝinta kun violonĉelistino Jacqueline du Pré. Poste li geedziĝis en 1988 kun pianistino Jelena Dmitrijevna Baŝkirova, kun kiu li havas du filojn.

Muziko kaj politiko

Daniel Barenboim dum ekzercludo kun la Orkestro Okcident-Orienta Divano en Sevilo, 2005
La Orkestro Okcident-Orienta Divano dum ekzercludoj kun Daniel Barenboim en Sevilo, 2005

Kiam Barenboim en 2001 dum gastludo de la Berlina Ŝtata Kapelo en Israelo prezentis kiel aldono parton el Tristan und Isolde de Richard Wagner, li trafis sur akran kritikon. En Israelo laŭ neskribita leĝo oni ne publike prezentas muzikon de Richard Wagner – pro ties kontraŭjuda sinteno kaj la uzado de lia muziko en la tempo de naziismo en Germanujo. Kelkaj membroj de la parlamento pro tio volis deklari Barenbojmon al Persona non grata, kio tamen trovis parlamentan plimulton.

Kune kun la palestina literatursciencisto Edward Said li fondis en 1999 la Orkestro Okcident-Orienta Divano. Barenboim pledas por interproksimiĝo de la du malamikaj popolgrupo en la okcident-azia konflitko. La orkestro konsistas el junaj muzikistoj el Israelo, el la aŭtonomaj palestinaj teritorioj, el Libano, Egiptujo, Sirio, Jordanio kaj Hispanujo. Aŭguston de 2005 la orkestro ludis multatentatan koncerton en Ramallah, kiu estis rekte transsendata televide en multajn landojn.

La 10-an de majo 2004 Daniel Barenboim ricevis en la israela parlamento la Wolf-Premion por amikaj rilatoj inter la popoloj. En sia dankparolado Barenboim citis el la israela konstitucio i.a. jenan pasaĵon „La ŝtato Israelo ... garantios al ĉiuj siaj civitanoj sen distingo laŭ religio, raso kaj sekso socian kaj politikan egalrajtigon.“ Post tio li diris: „Profundazorge mi demandas hodiaŭ, ĉu la okupado kaj kontrolo de alia popolo estas agordigebla kun la deklaro de sendependeco fare de Israel. Kiel fartas la sendependeco de unu popolo, se la prezo por ĝi estas bato kontraŭ la fundamentaj rajtoj de alia popolo? ...“ Post tio okazis tumulto, kiam la israela ministrino pri edukado Limor Livnat Barenboim riproĉis en sia respondo al Barenboim, ke li uzas la parlamenton kiel scenejo por ataki Israelon. Barenboim donacis la premian mono de 50.000 usonaj dolaroj por la muzika edukado de israelaj kaj palestinaj infanoj. [2]

Inter februaro kaj aprilo de 2006 Barenboim prezentis je diversaj lokoj (Londono, Ĉikago, Berlino, orient-Jerusalemo kaj okcident-Jerusalemo) en la serio „Reith-Lectures“ de BBC prelegojn, kiuj montru, „ke muziko staras en la centro de tio, kion ni nomas homa“.

Dum la festivalo de Salcburgo en 2007 Barenboim direktis la operon Eŭgeno Onegin (reĝio Andrea Breth). Krome li laboris en salcburgo kun la Orkestro Okcident-Orienta Divano kaj prezentis kun ci tiu orkestro ankaŭ kadre de la festivalo. En 2009 li direktis la Novjaran Koncerton de la Viena Filharmoniistoj. La 16-an de aprilo 2009 Barenboim unuafoje prezentis en Egiptujo. En la operejo de Kairo li direktis la Kairan Simfonian Orkestron, en la programo estis la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven. Lia prezentado estis antaŭe pro politikaj kialoj akre pridisputata.[3]

Filmoj

  • Von der Vielfalt des Seins. Begegnungen mit Daniel Barenboim. Dokumenta filmo, Germanujo, 2002, 90 minutoj, scenaro kaj reĝio: Paul Smaczny, produktado: Euro Arts Music, SFB, arte, NHK, Amythos Films, Enhavoindiko de arte.
  • Wege zur Musik mit Daniel Barenboim. 1. Musik und Politik. Dokumenta filmo, Germanujo, 2012, 55 minutoj, scenaro kaj reĝio: Paul Smaczny, produktado: Accentus Music, ZDF, arte, unua elsendo: 15-an de novembro 2012 ĉe arte, Enhavoindiko de ORF2 per Reta filmeto.
  • Wege zur Musik mit Daniel Barenboim. 2. Musik und Tabu: Richard Wagner. Dokumenta filmo, Germanujo, 2012, 26 minutoj, scenaro kaj reĝio: Paul Smaczny, unua elsendo: 15-an de novembro ce arte, Enhavoindiko de arte.

Referencoj

  1. Daniel Barenboim verlängert Vertrag als Generalmusikdirektor der Staatsoper Unter den Linden. Gazetara informo de la senatkancelario de la 6-a de julio 2011, vokita la 5-an de aprilo 2013
  2. SPIEGELONLINE de la 10-a de majo 2004; DER TAGESSPIEGEL de la 11-a de majo 2004. (Filmeto pri la trandonado de la premio von der Preisverleihung)
  3. Normal ist das nicht... Berliner Zeitung de la 18-a/19-a de aprilo 2009

Ligoj eksteren