Daniel Cohn-Bendit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Cohn-Bendit
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1945 (1945-04-04) (78-jaraĝa)
en Montauban
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco GermanioFrancio
Alma mater Université Paris-Nanterre • Lycée Buffon
Familio
Patro Erich Cohn-Bendit
Frat(in)o Gabriel Cohn-Bendit
Edz(in)o Ingrid Apel
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto • televida prezentisto • instruisto • mediprotektulo
TTT
Retejo http://www.cohn-bendit.eu/de
vdr
Daniel Cohn-Bendit dum 2004 en Biberach
Daniel Cohn-Bendit (1968)

Daniel COHN BENDIT (naskiĝis la 4-an de aprilo 1945 en Montauban, Francio) estas german-franca politikisto. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties naciaj branĉoj Bündnis 90/Die Grünen kaj Les Verts. Ekde la jaro 1994 Daniel Cohn-Bendit estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj kunprezidanto de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Li komencis publike politike agadi dum la jaro 1968, estante la plej konata parolisto de la maja revolucio de Parizo. Post lia ekziligo el Francio, li plu aktivis en Germanio kadre de la tiujaraj studentaj protestoj. En la alternativa medio de la urbo Frankfurto-ĉe-Majno dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis politika gvidanto, kaj interalie aktivis kiel eldonanto de la urba magazino Pflasterstrand. Kune kun Joschka Fischer li dekomence engaĝiĝis en la alternativa-verda movado, kaj de 1984 estis membro de la germana verda partio Die Grünen. Ekde la jaro 1989 li estis urba respondeculo pri "multkulturaj demandoj". Post kiam li dum 1994 elektiĝis en la Eŭropan Parlamenton, li alterne kandidatiĝas jen por la franca kaj jen por la germana verda partio. Li skribis multnombrajn politikajn librojn kaj estas moderatoro de pluraj televidaj elsendoj. Daniel Cohn-Bendit daŭre vivas en Frankfurto-ĉe-Majno kaj estas patro de filo. La katolika universitato de Brabanto en Tilburg (Nederlando) nomumis lin "honora doktoro". Cohn-Bendit rezignis pri la franca ŝtataneco por eskapi la devigan militservon en Francio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Spinelli-Manifesto - Verduloj (ekz-e Daniel Cohn-Bendit ) favoras EU-Federismon, Esperanton kaj Eŭropan Himnon en Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]