Daniel J. Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dan Evans

Daniel Jackson EVANS (n. la 16-an de oktobro, 1925) estas usona respublikana politikisto, kolegiestro kaj aferisto. Li servis tri deĵorperiodojn kiel subŝtatestro de Vaŝintonio, de 1965 ĝis 1977, kaj reprezentis Vaŝintonion en la usona Senato de 1983 ĝis 1989. Li servis ankaŭ kiel la dua estro de Evergreen State College. Li naskiĝis kaj ankoraŭ loĝas en Seatlo.