Daniel Schultz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Schultz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1615 (1615-01-01)
en Gdańsk
Morto 1-an de januaro 1683 (1683-01-01) (68-jaraĝa)
en Gdańsk
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojGermanioPollando
Okupo
Okupo pentristo • artisto • gravuristo per akvaforto
TTT
Retejo http://www.degruyter.com/view/AKL/_00165026
vdr
Reĝo Michał Korybut Wiśniowiecki

Daniel Schultz la juna (16151683) estis la fama pola pentristo dum baroko. Li pentris multajn reĝojn, nobelulojn kaj homojn de la kulturo kaj ankaŭ bestojn. Li fariĝis la plej granda pentristo en la 17-jarcenta Pollando.

Propable li naskiĝis ĉirkaŭ la 1615 jaro en Gdańsk en Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Li lernis la arton de sia onklo Daniel Schultz la pliaĝa (?-1646). Post la morto de sia onklo li vojaĝis al Francio kaj Nederlando kie li lernis plu la pentraĵon. Li studis tie dum tri jaroj.

Li revenis al Pollando en 1649 kaj fariĝis la privata pentristo de la pola reĝo Johano Kazimiro. Li kreis tiam la gravan pentraĵon prezentantan la reĝon en la sombreco. Post Johano Kazimiro la reĝon fariĝis Mikaelo Korybut Wiśniowiecki. La mallonga reĝado finiĝis kaj elektita estis Johano Sobieski. Schultz vivis en Varsovio ĝis la 1660 jaro. Inter pentraĵoj de Herman Han kaj Bartłomiej Strobel la verkaro de Schultz estas plej eminenta fenomeno de la pola baroka pentraĵo.

Post la reveno al Gdańsk li vivis ĉi tie ĝis la morto en 1683. La verkojn de Schultz alvenigis al Varsovio Jeremias Falck.