Daniel Webster

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daniel WEBSTER [danjel ŭebsta], naskita la 18-an de januaro 1782, mortinta la 24-an de oktobro, 1852, estis eminenta usona ŝtatisto dum la unua duono de la 19-a jarcento. Webster unue atingis regionan konatecon advokate defendante la ekspedajn firmaojn de Nov-Anglio. Lia elokventa argumentado por la propraj plinaciismiĝantaj starpunktoj rezultigis, ke li fariĝis unu el la plej famaj oratoroj kaj gvidantoj de la partio Whig, kiun li kunfondis.

Daniel Webster

Post elstara kariero advokata, li servis egale eminente en la usona Senato (en 1957 tiu institucio nomis lin unu el siaj kvin plej elstaraj membroj) kaj dufoje kiel la usona "Sekretario de Ŝtato"; en tiu posteno li interalie finnegocis la traktaton (Traktato Webster-Ashburton) kiu establis la definitivan landlimon inter la orientaj partoj de Usono kaj Kanado. Tri fojojn li sensukcese kandidatis por la usona prezidenteco. En la Senato, li estis unu el la "Granda Triopo": li, Henry Clay, kaj John C. Calhoun. Oni ĝenerale opiniis lian "Repliko al Hayne" (1830) kiel la plej elokventan paroladon iam ajn eldiritan en la Kongreso usona.

Pro lia deziro ke la Usona federacio konserviĝu kaj ke oni evitu enlandan konflikton, li (simile al Henry Clay) daŭre elserĉis kompromisojn celantajn forpuŝi la minacon de milito inter la nordaj kaj sudaj ŝtatoj de Usono. Tiuj streboj tamen malsukcesis, kaj naŭ jarojn post lia morto ekflagris la Usona Enlanda Milito.

Stephen Vincent Benét verkis legindan novelon kaj teatraĵon pri Webster, The Devil and Daniel Webster (La diablo kaj Daniel Webster),