Daniela Deneva Power

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniela Deneva Power
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoBulgario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Daniela Deneva POWER (bulgare Даниела Денева Пауър; naskita Daniela DENEVA en Trjavna, provinco Gabrovo, Bulgario) estas bulgara-usona esperantistino.

Daniela Deneva studis geofizikon en la Universitato de Sofio kaj doktoriĝis pri sismologio en 1983. Poste ŝi laboris en la Geofizika Instituto de Bulgara Akademio de Sciencoj. De 1990 ŝi laboras en la fako pri geomagnetiko de Carnegie-Instituto de Sciencoj en Vaŝingtono. Krome ŝi instruas matematikon en Columbia, Marilando.

Daniela Deneva eklernis Esperanton en la Universitato de Sofio en 1974 kaj ekuzis ĝin samjare en Internacia Arkeologia Tendaro ĉe la Nigra Maro. Ŝi partoprenis en pluraj Universalaj Kongresoj kaj prelegis en Internaciaj Kongresaj Universitatoj.

Ŝia edzo estas Charles Power, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Ili loĝas en Columbia.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]