Daniela Gizela Matray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Daniela Gizela Matray
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco PollandoItalio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Daniela Gizela MATRAY (prononcu: Matraj), naskiĝis en Lodzo, ŝia patro estis franco kaj patrino polino. Poligloto (ŝi konas 8 lingvojn), ekonomikistino, ŝi studis la ekonomikon en la lodza ekonomik-altlernejo, dum pluraj jaroj ŝi havis privatan entreprenon. Ŝi estas pola kaj itala esperantistino de la jaro 1966, eklernis la lingvon en Lodzo kiam la filion de Pola Esperanto-Asocio (PEA) gvidis prezidantino Felicja Koprowska.

Ŝi aktivis unue en la junulara Esperanto-movado, krome ŝi aktivas konstante en la ne-registaraj organizajĥoj (NRO) - ligitaj kun la protektado de bestoj, ŝi estas ĝis nun besto-amantino. La unuan fojon en Esperantio ŝi partoprenis en la 22-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Pécs (Hungario), t.e. en la jaro 1966, kaj ŝi partoprenis ankaŭ en kelkaj labor-brigadoj en Hungario, Bulgario, Jugoslavio kaj en Italio.

Ŝi estas diplomita Esperanto-instruistino kaj profesie kunlaboris en turismaj oficejoj Orbis en Lodzo kaj Esperantotur en Bydgoszcz kiel Esperanto-turismo-gvidanto i.a. gvidis la E-karavanojn al la Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto en la jaro 1983 kaj al la UK en Varsovio en la jaro 1987. Krome ŝi partoprenis la UK en Tel-Avivo en la jaro 2000.

De la jaro 2000 ŝi konstante translokiĝis al Chiaramonte Gulfi en Provinco Ragusa, proksime de Sirakuzo en Sicilio (Italio) pro la edzo kiu estis italo. De la jaro 2013 ŝi denove parte loĝas en Pollando kaj nun aktivas en Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kaj en la Asocio ŝi havis de julio 2013 ĝis la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de EDE-PL kiu okazis en Sosnowiec (la 8-an de oktobro) la funkcion de la gazetara proparolanto kaj dum la Kunveno ŝi estis elektita kiel Sekretariino de la Estraro de la Asocio. La 22-an de julio 2013 ŝi renkontiĝis en la senatana oficejo en Lodzo kaj konvinkis por Esperanto senatanon Ryszard Bonisławski kaj la saman tagon ŝi renkontiĝis kun prezidantino de la kultur-komisiono en Pola Parlamento la sejmanino Iwona Śledzińska-Katarasińska ambaŭ loĝantaj en Lodzo kun la espero ke ili baldaŭ aliĝos al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). La 2-an de septembro 2013 ŝi kiel proparolanto de EDE-Pollando partoprenis en la renkontiĝo kun senatano Edmund Wittbrodt la prezidanto de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, la renkontiĝon ĉeestis ankaŭ ano de la estraro de EDE-Pollando Eduardo Kozyra. Aktiva dum la preparado de la Propono por la Nacia Instituto de Heredaĵo por enskribi Esperanton sur la Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo akirante multe da apogsubskriboj kaj ankaŭ instituciaj apogdeklaroj i.a. de Vicurbestro de Lodzo, parlamentano de Sejmo John Godson kaj de la Zamenhof-Lernejo en Lodzo.

Danke al ŝiaj streboj la Senata-E-ekspozicio "125-jaroj de la lingvo Esperanto" de la 16a de majo ĝis la 13a de junio 2014 estis prezentita en la Biblioteko de la Lodza Universitato kaj la vernisaĝon de ĝi montris la du lokaj televidoj. Ŝi rezignis de la funkcio en la Estraro de EDE-Pollando la 30an de septembro 2014.