Daniele Vitali

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Daniele VITALI (n. en Bolonjo, en 1969) estas esperantista aŭtoro ĉefe konata pro sia etnisma aktivado. Li esperantistiĝis en 1986 kaj fariĝis individua membro de UEA en 1989. Li studis la anglan, germanan kaj francan en Bolonja liceo kaj, en 1988, ekstudis en Triesto ĉe la Supera Lernejo por Interpretistoj kaj Tradukistoj, specialiĝinte pri la germana kaj la rusa lingvoj. Inter 1994 kaj 1995 laboris kiel bibliotekisto en Ferrara, inter 1995 kaj 1998 estis tradukisto en Milano pri la rusa kaj germana. Ekde 1998 li laboras kiel tradukisto pri la angla, franca, germana, hispana kaj rumana ĉe la eŭropaj institucioj, unue en Luksemburgo kaj poste en Bruselo, kie li nun loĝas.

Li estis prezidanto de IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, fak-asocio pri etnismo kunlaboranta kun UEA, inter 1999 kaj 2011 kaj, ekde sia enoficiĝo, aprobigis dum la Berlina UK la programecan dokumenton de IKEL, nomatan Deklaracio por etnista humanismo.

Inter liaj esperantaj aktivadoj troviĝas studoj pri la fonetiko de esperanto kaj longa laboraĵo pri John Ronald Reuel Tolkien kaj la esperanta traduko de La Majstro de la Ringoj en esperanto fare de William Auld.

Inter liaj neesperantaj aktivadoj elstaras liaj studoj pri la bolonja dialekto, inter ili:

  • EN ESPERANTO: Daniele Vitali, “La defendo kaj valorigado de la dialekto en Bolonjo. Ekzemplo de surterena etnismo”, in: Etnismo, informilo pri etnaj problemoj, N° 86 de 15.11.2010, pp. 2-9 ligilo al la teksto
  • Luigi Lepri/Daniele Vitali, Dizionario Bolognese-Italiano Italiano-Bolognese - Dizionèri Bulgnaiṡ-Itagliàn Itagliàn-Bulgnaiṡ, Bologna : Pendragon 2007
  • Daniele Vitali, Dscårret in bulgnaiṡ? Manuale e grammatica del dialetto bolognese, Bologna : Airplane 2005
  • Daniele Vitali, “La rivoluzione di velluto dell’ortografia bolognese: da tre a uno”, en: Ianua. Revista Philologica Romanica, on-line publication by the Institute of Romance Studies “Romania Minor”, Girona University, 2005
  • Daniele Vitali/Luigi Lepri, Dizionario italiano-bolognese, bolognese-italiano, Milano: Vallardi 1999, dua eldono kun proverbaro 2000
  • Luciano Canepari/Daniele Vitali, “Pronuncia e grafia del bolognese”, en: Rivista Italiana di Dialettologia, RID 19, 1995, pp. 119-164

Li estas unu el la fondintoj de la Bolonja TTT-ejo

Eksteraj ligiloj [redakti]