Danilo Türk

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Danilo Türk

Danilo TÜRK (naskiĝinta la 19-an de februaro 1952 en Maribor) estas slovena juristo, diplomato kaj politikisto. Li estis elektita nova prezidento de Slovenio la 11-an de novembro 2007. Li enoficiĝis kiel posteulo de Janez Drnovšek la 23-an de decembro 2007.

[redakti] Biografio

Türk studis en la Universitato de Ljubljana jursciencon kaj iĝis tie docento (ekde 1978), poste orda profesoro pri internacia juro (ekde 1995). Li estis inter 1992 kaj 2000 ambasadoro de Slovenio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Komence de 2000 li iĝis politika asistanto de Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN (ĝis 2005).

Oni elektis lin prezidento de Slovenio en novembro 2007.

[redakti] Verko

  • Načelo neintervencije v mednarodnih odnosih in v mednarodnem pravu, 1984
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj