Danio
Danio, ankaŭ nomata Danlando aŭ Danujo (oficiale Reĝlando Danio, dane: Kongeriget Danmark IFA:['dɑnmɑɐ̥g̊]), estas la plej malgranda kaj sudokcidenta lando de la nordaj landoj. Ĝi situas norde de Germanio (la nura tera najbaro), sudokcidente de Svedio, kaj sude de Norvegio. Ĝi situas en Skandinavio en la norda parto de Eŭropo, sed ne sur la Skandinavia duoninsulo.
La lando situas inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 443 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 76 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas la Nordjutlanda insulo, Fyn, Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago) kaj Bornholm. Sude ĝi havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.
Danio estas konstitucia monarkio, unu el la plej malnovaj monarkioj de la mondo, kaj estas parto de la Eŭropa Unio. Gronlando kaj la Ferooj estas la kronaj teritorioj de Danio, unu la alia kun federacia reĝo. Danio estis elektita kiel membro de la UN-a Konsilio de Sekureco kaj regas en la skandinavia modelo de publikaj servoj.
Administra divido kaj ĉefaj urboj
Partoj
- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:
La dek plej grandaj urboj (2006)
- Kopenhaga regiono - 1.091.978
- Arhuzo - 228.764
- Odense - 146.240
- Aalborg - 122.794
- Esbjerg - 72.017
- Kolding - 55.777
- Randers - 55.709
- Vejle - 51.878
- Horsens - 50.377
- Roskilde - 44.539
Insuloj laŭ enloĝateco
- Sjælland - 2.033.467
- Fyn - 438.521
- Amager - 151.593
- Lolland - 71.473
- Als - 51.268
- Bornholm - 44.924
- Falster - 42.902
- Mors - 23.028
- Langeland - 14.708
- Møn - 10.368
- Ærø - 7.600
- Tåsinge - 6.256
- Samsø - 4.331
- Thurø - 3.638
- Fanø - 3.241
- Læsø - 2.362
- Bogø - 1.014
- Fur - 999
- Orø - 936
- Rømø - 805
- Fejø - 625
- Jegindø - 548
- Sejerø - 405
- Agersø - 279
- Strynø - 211
- Femø - 204
- Enø - 203
- Aarø - 199
- Bjørnø - 54
Esperanto en Danio
Vidu ankaŭ sub la artikolo Dana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-movado (Danio).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la ŝtato Danio grekeinformoj pri la dana reĝa familio (en la dana, angla kaj franca lingvoj) greke turismaj informoj pri Danio greke paĝoj de la Dana Esperanto-Asocio
|
|
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA