Danioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viro el tribo Dani

La Danioj - indonezie Dani - estas etna grupo de indiĝenoj vivantaj en la valo Baliem, kiu situas en la indonezia provinco Papuo en Okcidenta Nov-Gvineo. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de la insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.

Unuaj kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Nur en la jaro 1938 unuafoje tuŝis la valon Baliem piedo de fremda homo. Ekspedicio de usona esploristo Richard Archbold en Nov-Gvineon tuj fariĝas tiu plej bona. El hidroplano Guba li ekvidis kiel la unua montaran juvelon – la belegan, 60 km longan kaj 20 km larĝan valon Baliem. Antaŭaj ekspedicioj preterpasis sian ŝancon, plej alte situanta poŝo de rara grundo atendis nur Archboldon. Li transportis ĉi tien 30 tunojn da provizoj kaj teamon de 195 viroj, plimulte de irianaj portistoj subtenitaj de 72 duraj dajakoj el Borneo. Ili albordiĝis sur altmontara lago Habema en alteco 3300 metroj super la maro. De ĉi tie ili komencis sieĝadon de Baliem. La ekspedicia teamo per maĉetoj malbaras al si la vojon en la valon, kie 60 000 danioj vivas tradician vivon. Tute izolitaj kun siaj ritoj kaj tradicioj sen ia ajn antaŭsento pri la alia mondo. Regas ĉi tie kutimoj por fremda civilizo nekompreneblaj. Holanda kapitano Teerink, unu el la membroj de la ekspedicio de Archbold, malsupreniris kiel la unua ĝis la fundo de la valo Baliem. Kiam lastaj rezervoj de benzino fornavigaciis sur la rivero, la kapitano oferis sian unusolan botelon da ĝino, por ke li tenu en funkciado generatoron sekuriganta komunikadon kun baza kampadejo. La malkovro de la valo Baliem estas grava en la koloniigo de Nov-Gvineo. Ĝi fariĝas sensacio, tra la mondo flugas informo pri forgesitaj "ŝtonepokuloj". En la, laŭ okcidenta vidpunkto, "primitiva" mondo regas ĉasistoj de kranioj, kanibalismo, ŝtonajhakiloj, bambuaj kaj ostaj tranĉiloj. The National Geographic en marto de 1941 skribas pri la "malkovro de la miljaro". Kiam Nederlando ŝanĝiĝas en okazejo de milito de Pacifiko, militraportistoj Lait kaj Patterson donas al Baliem kromnomon Shangri-la, sorĉa lando. En majo de 1945 en valo Pass kraŝis aviadilo kun 24 homoj en ferdeko. La kraŝon supervivis tri el ili. Flugpatrolo trovis ilin ĉe la frakasiĝinta maŝino kaj ĉar ili ne povis surteriĝi, ili ĵetis al la kraŝintoj almenaŭ provizojn. Paraŝutistoj saltis al la loko kaj ili konstruis vojon por glisilo. 47 tagoj post la kraŝo ili transportis ĉiujn reen en la glisilo, kiun ili enaerigis per la aviadilo.

Pastro kun protestantisma pastoro kaj rabeno gvidis ceremonion por la viktimoj de la kraŝo el ferdeko de aviadilo rondfluganta super la valo. Venonta fremda vizaĝo apartenis al Van Stone, misiisto de usona Kristana kaj misiista alianco (KMA), kiu ĉi tien saltis per paraŝuto. Post la dua mondmilito KMA komencis kun kateĥisma laboro. Ĝi proklamis, ke ĝi havas plenan rajton el la firmamento por invado ĝis Baliem.

Unuan misiistan stacion ili fondis en Hetegima el aluvioj kaj ili nomigis ĝin transplantaĵo de usona komforto en Valon de kanibaloj. Post 7 monatoj ili konstruis alterigejon. Jam la ekspedicio de Archbold mortigis du daniojn. Turnigado je kredo estas onidire malfacila tasko, inter alia pro malemo de danioj el odoro de blankulaj korpoj. Kiam ili iris ien, la misiistoj estis postulitaj, por ke ili tenu en surventa flanko. La misiistoj proklamis, ke danioj estas "la plej malmola problemo por solvi ĝin". En 1958 ĉi tien venis katolikaj misiistoj de franciska ordeno kaj en februaro de 1960 ĉe Piramidoj ili jam bruligis religiajn objektojn. Ducent metroj longa ŝtiparo el fetiĉoj ekbrulis per flamoj. La bruligadon partoprenis 25 000 danioj, sed la kredo de antaŭuloj estas firme enradikiĝinta. En sanga milito de triboj en 1966 falis 125 viktimoj. Mallonga eksplodo de perforto evoluis longan ritan militon. Registaraj intervenoj alportis en la militojn ŝanĝojn.

Solena ritualo[redakti | redakti fonton]

Du milite kolorigitaj viroj alportas porkon al pafonto, kiu antaŭ la vira kabaneto pilamo atendas kun pafarko. Ekpafo el la pafarko rituale mortigas ĝin, sago trovis por si la vojon en la pulmon de la porko. La pafinto ekboris per la elstaranta sago en la malfortiĝanta porko, la ŝaŭmiĝinta sango fluas el la vundo. La juna belulo kun kolĉeno de ornamigaj konkoj baler ankoraŭ stariĝos sur la porkon, por ke la sango pli ŝprucu. Ili metos la estingiĝintan kreitulon per la kapo direkte al la pilamo kaj krucigos ĝiajn kruraĉojn por doni signon al spiritoj. Tiel komandas jaraj tradicioj kaj kutimoj. Altrudiĝema hundo prilekas la sangon sur la malfortiĝinta porko, al kiu ili fortranĉos ĝiajn orelojn kaj voston. La oreloj estas nepuraj, ili ne devas resti en la vilaĝo, la voston sur banana folio ili metos flanken por vilaĝestro.

Atentemo de ĉiuj koncentriĝos al batalonto, kiu havas aprajn dentegojn el la naza septo levitaj. La septo estas truigita per dorno kaj ili trapuŝas tra ĝi senĉese pli kaj pli fortajn branĉetojn, ĝis kiam la aperturo estas sufiĉe granda por la apra dentego. La harojn li havas ŝmiritaj per porka graso, el nigraruĝa diademo eliras ornamitaj plumoj, sur la verto estas hirtigita pluma ornamaĵo. Lia korpo brilas pro graso kolorigita per fulgoj, sur la kolo pendas walimo el ŝelo kaj konkoj de cipreoj, kiuj ŝirmas antaŭ malbonaj spiritoj. Ĉar konketoj el cipreoj servas kiel monunuo, la kolĉeno estas samtempe ankaŭ "monujo". La muskolojn de la brakoj emfazigas teken, braceleto el hunda hararo kaj polipodio. Sur la peniso li havas surigita botelkukurbon kaj sur ties finaĵo voston de kuskuso. La nudaj piedoj surpaŝas sur ligneton, la manoj estas tirantaj branĉon de ratano, kiu rapide glitas sur seka ligneto kun entranĉo. Post mallonga klopoda frotado komencas fumiĝi de la ligneto, plenmano da seka herbo kaptas fajrerojn. Sorĉa spirado sorĉigas unuajn malkuraĝajn flametojn, ni estas atestantoj de naskiĝo de fajro. Vojo al ties estiĝo estas malnova milojn da jaroj, ni sufiĉis forgesi ĝin. La fajro estas naskiĝanta sen civilizaj senbezonaĵoj, alumetoj ne estas bezonaj, la elemento estas sendita el ĉielo. La malsataj flamoj prilekas la porkon bruligante la haregojn. Al vorto venas bambua tranĉilo, kiu tranĉas la haŭton de la nigra porko. Ili komencas tranĉi ambaŭflanke de la buŝego, la tranĉo daŭrigas ĉirkaŭ la ventro kaj inter la kruroj ĝis la anuso. Ŝtonhakilo lerte porciumas la porkon...

Porko uam[redakti | redakti fonton]

Porko uam estas la plej grava posedaĵo, kiu mezurigas la prezon de virino. Por bona fianĉino estas ankaŭ kvin porkoj, ĉe malforta tio estas male. Pro la porkoj oni gvidas militojn. Ĉiu parto de la porko estas manĝebla, per la sango oni ŝmiras sorĉajn signojn, la vosto kaj la dentegoj servas por ornamaĵoj, la skroto kaj la peniso de virporkoj forpelas malbonajn spiritojn. Se la porkoj ne komencos ludi je bambuaj flutoj bigon, malfacile danioj povas uzi pli.

Mumio[redakti | redakti fonton]

Nigra fumaĵita morto estas en Jiwika, malklara atestinto de pasinteco aspektas mistere al fremduloj. Mabel Mimintok estis granda estro, tial li ricevis honoron esti mumiigita. La sekigita vizaĝo ŝajnas terurplena mieno de ekkrio. Respondoj de indiĝenoj je aĝo de la mumio diferenciĝas, la cifroj kuras ĝis tri cent jaroj. Estas malfacile demandi je la aĝo de avo homojn, kiuj mem ne scias, kiam ili naskiĝis kaj kiom da jaroj ili havas, ĉar ilia nocio pri tempo estas malsama al de aliaj popoloj.

En Akima estas fumaĵita granda batalinto Ewrapak Elosarek. Lia sekigita haŭto estas kvazaŭ pergameno kun informoj de la pasinteco, nur scipovi legi en ĝi! La heroo havas la ligitajn krurojn kaj la kapon malĝoje pendigita inter la ŝultroj, eĉ ankaŭ ni povas senhonte palpi lin. Diademo kaj kolĉeno mikak estas donontaj al la vundita mumio gravecon, sed li ne estas certa nek pri sia nomo. Pluajn fumaĵitajn amikojn li havas en Musatafak, Pummo kaj pluaj vilaĝoj... La araba mumiyah – la malfeliĉo esprimas balzamitan korpon, preparita por postmorta konservado. Procedo de fumigado komenciĝas kvin tagoj post la morto. Ili kunligos la kaŭrigitan korpon de mortinto kaj alfiksos ĝin super la fajro. Ili konservas la flamoj dum la tuta semajno, poste ili fumigas ĉiun trian tagon. Sur la haŭto de la ŝveliĝanta korpo surigas pro la varmego vezikoj, kiujn ili trapikas per ratanaj dornoj liberigante la korpajn fluidaĵojn. Virinoj viŝas la korpon per herboj kaj mola ŝelo tiel, por ke nenio el la korprestaĵoj falu, ĉar poste lando englutus la animon de la mortinto. Post semajnoj de la fumigado la korpo sekiĝos je ono de sia pezo.

Tristo kaj forhakado de fingroj[redakti | redakti fonton]

En riveretfluejo la virino ŝmiras sin de la kokso supren per koneksa tavolo de koto. En malprofundaĵo ŝi prenas argilan ŝmiraĵon kaj iom post iom ŝi malaperas sub tavolo de ŝlimo. Nur kiam ŝi estas sufiĉe malpura, ŝi surmetas sur la kapon reton noken. La virinoj tiel ĉi demonstras unu monaton post funebro malgajecon. Ili vestas sin en triston por la morto de proksimulo. La virinoj proksimaj al la mortinto ekde aĝo de dek du jaroj lasas amputi al si la fingron ĝis la dua artiko. La rito de forhakado de fingroj iki palin estas nekompromisa. Oni komencas per malgranda fingro, la dikfingro restas la tuta, eventuale la unuaj du fingroj de unu mano. Kun nova morto la knabino estos je plua artiko de la fingro pli mallonga. La operacion oni faras "fakmaniere". La amputado okazas dum la plena konscio, por sensentigi ne helpos alkoholaĵo, kiun ili ĉi tie ne konas. Ĉi tiea anestezo havas apartan koncepton. Unue oni firme ĉirkaŭvolvos la brakon super la kubuto, poste ili kaptos la virinon je antaŭbrako kaj abrupte ili ekbatos per ŝia kubuto je ŝtono. Trafo en la ulnan nervon sensentigos la nervojn en la fingroj kaj por mallonga tempo senkonsciigos la manon. La manon oni altenos sur la ŝtono kaj "hakulo-fakulo" per ŝtona adzo per unu eksvingo forhakos unu aŭ du fingrojn ĉe la unua vertebro. Iam li estas hakanta per aparta ŝtona hakileto. Oni ĉirkaŭvolvos la sangantan reston de la fingro en kuracigajn herbojn, ĉirkaŭligos per kuracigaj folioj kaj ĉion kovros banana folio ĉirkaŭvolvita per stolonoj.

Dum resto de la tago la knabino silente sidas en ŝoko kun la vundita mano supren, por ke komencu resaniĝado. Eĉ tri knabinoj perdos dum sepulto de freŝa sango unu aŭ du fingrojn. Danioj diras, ke la forhakado estas necesa por silentigi spiritojn. La virinoj havas la kripligitaj manojn por la tuta vivo, malgraŭ tio ili faras eĉ fajnajn laborojn. La indonezia registaro lastatempe malpermesas la kutimon, sed la manoj de la virinoj parolas per klara doloriga parolo. Plimulte mankas sur ili kelke da fingroj.

Virinoj[redakti | redakti fonton]

La virinoj havas la eniron en viran kabaneton malpermesita, dum ceremonioj ili sidas aparte de la viroj. Sole la viroj manĝas viandon, la virinoj gustumos ĝin sole dum geedziĝo. La patrino de la fianĉino ricevos honoron akcepti porkan voston, kiu alie estas destinita por tribestro. La virino mamnutras unue infanon, poste iam ankaŭ porkidon.

Dum kvinjara seksa abstino la edzo alkondukas por si alian edzinon, dependas de riĉeco esprimita per kvanto de porkoj. "Patrinon" nomas infanoj ankaŭ al pluaj edzinoj de sia patro. La beleco ne estas principa dum elektado de virino, oni taksas forton kaj kapablon zorgi pri porkoj, infanoj kaj kampetoj (en vico de graveco). Ekde la kvina jaro la knabinoj komencas porti jupeton thali, kiun post la geedziĝo anstataŭos jupo de orkideaj fibroj jogal firme ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ la koksoj. La mamoj estas nudigitaj, la pugo neniam. Virinaj bastonoj, malmoligitaj per fajro kaj servantaj por prilabori la teron por kulturado, havas akrigitan finaĵon, por ke oni povu defendi sin per ili. La virino havas la ploron kaŝita por soliĝinta nasko kaj sepultojn, kie ili laŭ tradicio amputis ŝian artikon de la fingro. Sur la dorsoj senĉese pendas noken, reto el rulĉifitaj fibroj. Ili kolorigas ilin per flavaj kaj blankaj naturkoloroj, ruĝa momion estas el mineralo. Diademon awirihik ili finas en privateco de la kabaneto, ĉar neniu devas ekvidi tion. La reto noken estas unusola ornamaĵo, kiu en malvarmo iom varmigas. Ĝi ŝirmas la pugon de la virino antaŭ spiritoj.

Seksa vivo[redakti | redakti fonton]

La virinoj suĉas el ni nian virecon, ilia ĉeesto pli malfortigas! Ili elsuĉos nin tute! Ni devas eviti al la virinoj! Tio estas la plej oftaj reagoj de la viroj je la virinoj. Seksa vivo estas unu el la plej grandaj misteroj de Gvineo, danioj ne havas grandan intereson por ĝi. Kvin jaroj post naskiĝo de infano nenia seksa vivo. Ili strikte konservis tabuon. Se virino gravediĝus pli baldaŭ, tio estus granda honto. Ne temas pri devigita celibato, kiel alie ĉe vidvinoj kaj religiaj asketoj. En Granda Valo ĉiuj konservis abstinon. Malmulte da virinoj havas pli ol du infanojn, estas ĉi tie nek antikoncipo nek abortoj nek murdoj de novnaskitoj. Okcidenta seksa libido liberiĝas per seksumado aŭ per alia malpli atrakta maniero, kvin jaroj sen seksa vivo aspektas strange. Duono de la viroj havas pli da edzinoj kaj ili povus seksumi kun alia virino. Sed la edzo pasigas plimulton da tempo kun tiu, kiu naskis al li infanon, la ceterajn li neglektas. Ne estas pli prudenta klarigo de la seksa fasto, la koteko sur la peniso kiel simbolo de sekseco trompos. Vira kabaneto pilamo ne estas kaŭzo por homoseksualeco. (Senedzinuloj iĝas sole kelkaj kripligitoj aŭ imbeciloj.) Mankas pruvoj de alia seksumado, adulto estas rara. Se ĝi malkaŝiĝos, estiĝos ĉirkaŭ ĝi tumulto, sed konfliktoj okazas malofte. Eble ili estas kutimaj, ĉiukaze sukcese kaŝataj. Interrilatoj inter la viroj kaj la virinoj estas trankvilaj, sed neniam amplenaj, karesado kun escepto de hazardaj tuŝoj ne ekzistas. Spiritoj eldevigus la seksajn paŭzojn.

Kotekoj[redakti | redakti fonton]

La kotekoj estas unusolaj vestoj de la nudaj viroj. Tio estas ĉizitaj botelkukurboj de lagenario. Latina lagenaria malkaŝas botelon, la plej disvastigitan ujon. Oni en tuta mondo portas en ĝi akvon, sangon kaj grason, la ujo el la botelkukurbo estas nemalhavebla. Formas ĝin ŝtono, kiun oni pendigas sur kreskantan botelkukurbon. Mallarĝa aŭ larĝa, dependas de tio, kian ŝtonon oni kien pendigos. El la maturiĝinta frukto ili elprenos pulpon kaj la botelkukurbo ligneskiĝas, la koteko por peniso estas preparita. La ekara vorto koteko estas pli konata ol dania esprimo horim. La beleco estas nur demando de eleganco. La ĉi tieaj beluloj estas multe pli ornamemaj ol la virinoj, ili komplike aldonas sur la korpojn ornamaĵojn. La kapojn de batalantoj ornamas peltoj, konkoj, bestaj dentegoj kaj birda plumaro. Kolĉeno walimo el konkoj nassa havas bazon el ŝelaj fibroj, kiujn ili rulĉifigas sur la femuroj ĝis la tempo, kiam kreiĝos ŝnureto por teksado de strio. Danioj tro ofte ne lavas sin, por ke ili ne kolerigu malbonajn spiritojn en la akvo. Ili timas travadejojn en riveroj. La ornamaĵoj estas iliaj unusolaj vestoj. Ili ne ŝirmas antaŭ malvarmo, tavolo de porka graso kaj fulgoj estas sur la korpo kontraŭ ĝi. Spirito povas eniri en homon tra la anuso, tial pendas tie ŝnureto aŭ folio. La botelkukurboj surigitaj sur la peniso estas sube alligitaj ĉirkaŭ testikoj. Rektigitaj tenas ilin ŝnureto el orkideoj tirita ĉirkaŭ la talio. Ĝi diferenciĝas per longeco, formo kaj ornamaĵoj laŭ diversaj etnoj. Kelkaj kotekoj iĝas praktikaj tabakujoj, aliaj estas pentritaj kiel kristnaska ovo. La viroj demetas la kotekojn sole pisonte kaj koitonte. Kial ingoj por penisoj? Respondo de indiĝenoj estadas senruze malarmiganta: "Danioj portas tiel la kotekojn de pratempoj!"

Pli bone ne kompreni?[redakti | redakti fonton]

La rivero Baliem kun la tribo Dani estas la plej granda malkovriga sensacio de la 20-a jarcento. Reveno kontraŭ tempo tie, kie la pasinteco ankoraŭ ne finis. Nuda regno de leĝoj de ĝangalo kun mirindaj homoj en mirinda mondo. La triboj vivas milojn da jaroj izolitaj de siaj najbaroj. Apartigas ilin diversaj lingvoj kaj primitiva politiko de venĝo, en kiu ne estas spaco por pardono. Neniu eliros el la propra valo pro timo el atako. Ni klopodas ekkoni la interesajn indiĝenojn, ni lernas kompreni ilin. Iliaj ekkonoj pri ni estas idealigitaj. Tiaj ni devus esti, sed ni ne estas. Atakas milionoj da demandoj! Kelkajn forblokas lingva bariero, por aliaj ni ne trovos kuraĝon... Sed malsato pri respondoj estas grandega. Ni estas serĉantaj kaj nur iam ni estas trovantaj respondojn. Novaj veroj videbligos absurdecon de niaj malplenaj vortoj kaj gestoj. La ekkono povas havi ankaŭ amaran epiteton, ĝi kapablas ekdolori. En la fino ni defendas al vero, kiun ni tiom serĉis. Ni ne volas allasi ĝin, ni estas mienantaj, ke ni ne vidas ĝin. Iam estas pli bone ne kompreni...

Ekde la malkovro de danioj ĉiu jaro fortranĉas pecon de origino.
Kiam ĝi fortranĉos lastan?
Antaŭ kvardek jaroj danioj ŝokis la mondon.
Ni scias, kiaj ili estis, kiaj ili estas...
sed kiaj ili estos?...
Ĉu ili restos?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.