Scharans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Danis)
Scharans
Blazono de Scharans
Scharans
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 42′ 58″ N 9° 27′ 36″ O / 46.71611 °N, 9.46000 °O / 46.71611; 9.46000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 58″ N 9° 27′ 36″ O / 46.71611 °N, 9.46000 °O / 46.71611; 9.46000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 837
Areo 14,29 km²
Alteco 760 m super marnivelo
Poŝtkodo 7412
Komunumkodo 3638
Mapo de Scharans

Scharans (en la romanĉa lingvo Scharons) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Scharans situas sur la orienta valflanko de Malantaŭa Rejno, oriente de Fürstenau la ĉefurbeto de la komunumaro Domleschg. Sur la komunuma teritorio leviĝas la rimarkinda monto Piz Scalottas kun alteco de 2323 m s.m. La komunumo konsistas el la frakcioj Scharans, Parnegl (germane Parnell), Prin, Stufels, Sankt Agatha kaj la alpopaŝtejo Danis.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

la komunumo Scharans limas en nordo al Almens, en oriento al Vaz/Obervaz, en sudo al Sils en Domleschg, kaj en okcidento al Fürstenau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Scharans situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per flanka vojo de Fürstenau. Per poŝtaŭtolinioj al Rothenbrunnen kaj al Thusis la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la 19-a jarcento Scharans estis ĉefe romanĉlingva komunumo. En la jaro 1880 70% de la loĝantaro parolis la romanĉan. En 1910 la parto de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 59%. Ek de tiam la proporcio de la germana lingvo en Scharans forte kreskis. Okaze de la popolnombrado de 1980 82,59% de la loĝantaro parolis la germanan, dum ankoraŭ 11,77% estis romanĉlingvanoj. En la jaro 2000 estis jam 95,72% germanlingvanoj, dum nur ankoraŭ malgranda malplimulto de 2,08% (nome 17 personoj) parolis la romanĉan, kiu riskas post malmulte da tempo komplete malaperi en Scharans.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Scharans datiĝas el la jaro 1200 agrum Schraunis. Tra Scharans pasas ĝis mezepoko malnova vojo al Vaz/Obervaz kaj Julia pasejo kaj Septimer-Pasejo, kiun kontrolis la episkopo de Koiro. En la jaro 1709 la vilaĝanoj sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la la administracia reformo de 1851 Scharans estis najbararo de la tribunalkomunumo Fürstenau. Ek de tiam Scharans komunumo de la komunumaro Domleschg, kiu ĝis 2001 apartenis al la distrikto Heinzenberg kaj ek de tiam al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

De 1618 ĝis 1620 Georg Jenatsch ankaŭ konata kiel Jürg Jenatsch oficis kiel reformita pastro en Scharans.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]