Dankotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dankotago
La unua dankotago, Jean Leon Gerome Ferris (1863–1930)
La unua dankotago, Jean Leon Gerome Ferris (1863–1930)
federacia feria tago de Usono • public holidays in Canada
Oficiala nomo Thanksgiving Day
Festata Ŝablono:Flagicon Usono, Ŝablono:Flagicon Kanado
Speco Nacia
Kutimoj kaj tradicioj solenaj marŝantaroj, familiaj vespermanĝoj, futbalmatĉoj, bakado de meleagro
vdr

Dankotagodankofesto (angle Thanksgiving Day) estas nacia festotago en Usono kaj Kanado. Tradicie estas tago dum kiu oni dankas Dion pro sukcesa rikolto kaj aliaj bonaĵoj kiuj okazis dum la jaro.

En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvara ĵaudo de novembro. En Kanado, kie rikoltado okazas pli frue en la jaro, jam la oficiala festotago pro la dankofesto okazas je la dua lundo de oktobro. La dankotagon oni festas kun la tuta familio kaj multaj homoj longe vojaĝos por povi esti kune. Ĉar la dankotagon oni en Usono festas je ĵaŭdo, tre ofte ankaŭ je vendredo laboristoj estas liberaj kaj okazas familia reunuiĝo kvartaga. Manĝado ludas gravan rolon: estas tradicio manĝi meleagron; eĉ ekzistas nomo por la tago dum kiu oni ĝin manĝas: "Turkey Day" (meleagra tago). Ofte oni manĝas kun la meleagraĵo pomkaĉon, fazeolojn kaj oksikokojn. Kiel deserton kutimo estas oferti nuksan kaj kukurban tortojn. Antaŭ la manĝo la tuta familio kune ĉeestas matĉon de Usona piedpilkado aŭ spektas ĝin en televido.

La usona tradicio asocias la festotagon kun festo kiun plej verŝajne festis la Pilgrim Fathers en 1621 post kiam ili fondis en Massachusetts setlejon nomata Plymouth Colony. Multaj rakontoj pri la usona dankotago estas mitoj kiuj ekestis fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento por provi krei nacian identecon post la Usona Enlanda Milito kaj la alveno de enmigrintoj.

Ĉefe la origina popolo, la diversaj indianaj triboj, ne konsideras tiun ĉi festotagon dum kiu oni estu dankema. Kontraŭe, ĝi konsideras la tagon kiel la komenco de tragedia procezo pro kio ili perdis landon kaj ilia popolo estis murdita. Ĉiujare la Wampanoag-indianoj kune kun kelkaj aliaj renkontiĝas en Plymouth por "nacia tago de funebrado".

La vendredo post la Dankotago, kiam plej multaj familianoj ne devas labori, tradicie estas la unua tago de la kristnaska aĉetado (ankaŭ angle nomata “Black Friday”, esperante, “nigra vendredo”). Butikoj multe vendas dum tiu tago kaj amaso da homoj butikumas.

Vidu ankaŭ