Danny Bank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daniel „Danny“ Bernard Bank (* 17-an de julio 1922 en Novjorko; † 5-an de junio 2010 samloke) estis usona ĵaz-baritonsaksofonisto, klarnetisto kaj flutisto. Li ludis en la orkestro de Gil Evans kun Miles Davis.

Vivo kaj verkado

Je la komenco de sia muzikista kariero Danny Bank muzikis ĉe Charlie Barnet ekde 1942 ĝis 1944, Benny Goodman en 1945, Jimmy Dorsey kaj Paul Whiteman en 1946/47, post tio inter alie kun Artie Shaw en 1949/50, Tommy Dorsey en 1950/51 kaj denove ĉe Barnet. En la 1950-aj jaroj Bank laboris en Novjorko precipe kiel studiomuzikisto; li estis dungita por multaj produktadoj de bandegoj kiel ensemblomuzikisto, ekz. je sonregistradoj de Charlie Parker,[1] de Dizzy Gillespie 1954/55, Rex Stewart, de la orkestro de Eddie Sauter kaj Bill Finegan, de Cannonball Adderley, Urbie Green, Clifford Brown kaj Helen Merrill, Art Farmer, Wes Montgomery, Quincy Jones, Jimmy Smith, Chico O’Farrill, Tony Fruscella kaj Gigi Gryce (Nica’s Tempo, 1955).

Plej elstara tamen estis lia kunlaboro je la kunagado de la orkestro de Gil Evans kun Miles Davis ekde 1957 ĝis 1960, je kiu ekestis la mitaj albumoj Miles Ahead en 1957, Porgy and Bess en 1958 same kiel Sketches of Spain en 1960. En 1961 Bank kunmuzikis ankaŭ je la koncerto de Miles Davis en Carnegie Hall. En la 1960-aj jaroj li kunverkis je pluaj bandego-sonregistraĵoj, ekz. 1960 je la albumo Pre-Bird de Charles Mingus[2], kun Stanley Turrentine en 1965, kun Johnny Hodges en 1966/67 kaj en 1966 je Alfie de Sonny Rollins.

En 1970 li laboris ĉe Louis Armstrong; en 1986 ĉe Benny Goodman. En 1989 li muzikis en la ensemblo de Gunther Schuller dum koncertvojaĝo tra Japanujo. Meze de la 1990-aj jaroj li ankoraŭ estis membro de la bandego de Jimmy Heath. En la 1990-aj jaroj Danny Bank kunverkis la albumon Out Of This World de Loren Schoenberg.

Diskoj

  • Eddie Sauter: The Sauter-Finegan Orchestra - New Directions In Music (RCA Victor, 1953)
  • Helen Merrill: Helen Merrill (EmArcy Records, 1954)
  • Urbie Green: Urbie – East Coast Jazz/6 (Bethlehem Records, 1955)
  • Tony Scott: The Complete Tony Scott (RCA Victor, 1956)
  • Jimmy Rushing: Little Jimmy Rushing And The Big Brass (Columbia Records)
  • Charles Mingus: Pre-Bird (Mercury Records)
  • Stanley Turrentine: Joyride (Blue Note Records)
  • Sonny Rollins: Alfie (Impulse! Records)
  • Loren Schoenberg: Out Of This World (TCB, 1997)
kun Miles Davis
  • Miles Ahead (1957); Porgy And Bess (1958); Sketches of Spain (1960); Miles Davis at Carnegie Hall (1961)
    (ĉiuj aperintaj je Columbia)

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Bank kunlaboris la 25-an de marto 1952 je la surdiskigoj de la Charlie Parker Big Band, direktate de Joe Lipman. Oni sonregistris je tio la titolojn: Night And Day, I Can’t Get Started, Almost Being in Love, What Is This Thing Called Love?; enestas en la disko Bird: The Complete Charlie Parker on Verve
  2. Danny Bank kunludis je la titoloj Half-Mast Inhibition, Mingus Fingus No.2 kaj Bemoanable Lady (registritaj la 24-an de majo 1960)