Danny DeVito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danny DeVito (2013)

Daniel Michael "Danny" DeVito, Jr. (naskiĝis la 17-an de novembro 1944 en Neptune Township, New Jersey) estas usona aktoro, reĝisoro kaj filma produktisto.

Biografio

Li estas filo de ital-devenaj gepatroj, komencis laboron kiel kosmetikisto en beleca salono de lai fratino. Li poste studis en American Academy of Dramatic Arts en Novjorko, por iĝi maskisto, sed ŝanĝis al aktorado. Dum lia studado, lia kunĉambrano estis Michael Douglas.

Pro sia korpa malalto – li altas nur 152 cm, tiel li estas unu el la plej malaltaj aktoroj de Halivudo –, DeVito komence malfacilis akiri grundon en la filmado. Unu el liaj unuaj roloj estis la spiritmalsana Martini en la teatra versio de One Flew Over The Cuckoo's Nest. Kiam la libro estis filmigita sep jarojn poste kun Jack Nicholson, rememoris Michael Douglas – produktisto de la filmo – pri sia amiko el la studtempo kaj petis lin je la ludo. One Flew Over The Cuckoo's Nest estis granda sukceso ĉe publiko kaj kritikistoj kaj helpis DeVito la trarompon en la filmado.

De 1978 ĝis 1982, li estis videbla apud Andy Kaufman en sitkomo Taxi. Ĉe kelkaj epizodoj, li gvidis eĉ la reĝisoradon. En mezo de la 1980-aj jaroj, li ludis kun Michael Douglas kaj Kathleen Turner la aventuran filmon Romancing the Stone kaj The Jewel of the Nile. En 1987 DeVito agadis pri la nigra komedio Throw Momma from the Train' unuafoje kiel reĝisoro ĉe kinofilmo.

Plian grandan sukceson havis li en Twins apud Arnold Schwarzenegger kaj en sia dua reĝisora laboro The War of the Roses', en kiu aktoris same Michael Douglas kaj Kathleen Turner. Li reĝisoris en 1992 la filmon Jimmy Hoffa, portreton pri influhava kaj sindikata gvidanto Jimmy Hoffa.

Krom sia kariero kiel aktoro DeVito pruvis ankaŭ sian talenton kiel produktisto de filmoj. Li fondis en 1992 kun Michael Shamberg la produktadan firmaon Jersey Films kaj partoprenis grave en estiĝo de de sukcesaj filmoj kiel Reality Bites, Pulp Fiction, Schnappt Shorty, Out of Sight, Garden State kaj Erin Brockovich. La lasta estis nomumita je Oskar-premio en kategorio de la plej bona filmo.

Unu el siaj plej personaj filmoj estas Man on the Moon kun Jim Carrey en 1999. Temas en ĝi pri Andy Kaufman, iama kunludisto en la televida serio Taxi, kiu mortis je kancero.

Pri muziko de liaj ĉiuj filmoj respondecis la komponisto David Newman.

Danny DeVito estas ekde 1982 geedziĝinta kun aktorino Rhea Perlman, konata el la sitkomo Cheers, kun kiu li havas tri infanojn.

Filmografio

  • 1971: La Mortadella
  • 1971: Bananas
  • 1973: Scalawag
  • 1975: One Flew Over The Cuckoo's Nest
  • 1977: The World's Greatest Lover
  • 1978: Goin' South
  • 1978: Taxi (televida serio)
  • 1983: Tearms of Endearment
  • 1984: Romancing the Stone
  • 1984: The Ratings Game
  • 1985: The Jewel of the Nile
  • 1986: Wise Guys
  • 1986: Ruthless People
  • 1987: Tin Men
  • 1987: Throw Momma from the Train
  • 1988: Twins
  • 1989: The War of the Roses
  • 1991: Other People's Money
  • 1992: Batman Returns
  • 1992: Hoffa
  • 1993: Jack the Bear
  • 1994: Renaissance Man
  • 1994: Junior
  • 1995: Get Shorty
  • 1996: Matilda
  • 1996: Mars Attacks!
  • 1997: L.A. Confidential
  • 1997: The Rainmaker)
  • 1998: Living Out Loud
  • 1999: Man on the Moon
  • 1999: The Virgin Suicides
  • 1999: The Big Kahuna
  • 2000: Drowning Mona
  • 2000: Screwed
  • 2001: Heist
  • 2001: What's the Worst That Could Happen?
  • 2002: Death to Smoochy
  • 2003: Anything Else
  • 2004: Big Fish
  • 2004: Friends – sezono 10, epizodo 11
  • 2005: Be Cool
  • ekde 2006: It’s Always Sunny in Philadelphia
  • 2006: Relative Strangers
  • 2006: Deck the Halls
  • 2006: Even Money
  • 2006: 10 Items or Less
  • 2006: The OH in Ohio
  • 2007: Nobel Son
  • 2007: The Good Night
  • 2007: Reno 911! – Miami
  • 2009: Solitary Man
  • 2010: When in Rome

Reĝisoro / Produktisto

  • 1984: The Ratings Game
  • 1987: Throw Momma from the Train
  • 1989: The War of the Roses
  • 1992: Hoffa
  • 1996: Matilda
  • 1997: Gattaca
  • 2000: Erin Brockovich
  • 2001: How High
  • 2002: Death to Smoochy
  • 2003: Duplex
  • 2004: Garden State

Premioj (elekto)