Danoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danoj
danskere
H. C. AndersenNiels BohrH. C. ØrstedSweyn Forkbeard
Peter SchmeichelSøren KierkegaardTycho BraheKaren Blixen
loĝantaronacio
skandinavoj • Eŭropanoj • loĝanto • okcident-Eŭropanoj
skandinavoj
Suma populacio
8 milionoj (takso)
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Danio 4 988 000 (takso de julio 2009) [1]
 Usono 1 430 900 (de dana deveno)
 Kanado 200 000 (de dana deveno)
 Brazilo 140 000 (de dana deveno)
 Aŭstralio 50 400 (de dana deveno)
 Germanio 50 000
 Svedio 42 600
 Norvegio 20 600
kaj aliaj
Lingvo(j)
dana
Religio
historie nordia paganismo, nuntempe plejparte kristanismo (plejparte luteranismo) kaj lastatempe ankaŭ sekularismo
Parencoj

svedoj, norvegoj, islandanoj, feroanoj, malpli proksime ankaŭ la aliaj etnoj de ĝermanaj lingvoj

vdr

La vorto danoj havas du iom malsamajn signifojn.

  1. Danoj estas etno kiu enhavas la denaskajn parolantojn de la dana lingvo kaj iliajn idojn kiuj tenas fortan kulturan aŭ lingvan ligilon al sia dana identeco. La plej granda areo kie danoj nuntempe loĝas estas la teritorio de Danio (la duoninsulo Jutlando kaj la insuloj okcidente kaj precipe oriente de ĝi), kaj la pleja nordo de Germanio (la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio), kie la danlingvanoj konsistigas malplimulton de 10 procentaĵoj el la suma loĝantaro (en Danio oni kutime nomas tiun grupon De danske syd for grænsen, "la danoj sude de la limo"). Sed ankaŭ en aliaj landoj (vidu la informkeston dekstre) ekzistas signifaj nombroj de danaj elmigrintoj.
  2. Danoj en ĉiutaga lingvouzo kutime signifas Danianoj (civitanoj aŭ loĝantoj de Danio), sendepende de etno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la dana statistika oficejo jen[rompita ligilo] (angle, en pdf-formato) raportas ke Danio la 1-an de julio 2009 havis 483 390 loĝantojn de ne-dana etneco 5 451 826 daniaj civitanoj. Tio rezultigas takson de 4 987 656 etnaj danoj en Danio.